Efektivigo de Leĝo pri Liberkomerca Haveno Hainan reflektas grandan decidon de Ĉinio pri malfermo

Yu Publikigita: 2021-06-21 20:53:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde en Pekino pluraj ĉinaj oficialuloj faris eksplikojn rilate al la Leĝo pri Liberkomerca Haveno Hainan lastatempe promulgita, kio elsendas klaran signalon, ke Ĉinio firme daŭrigos pordmalfermon kaj antaŭenigos ekonomian tutmondiĝon.

La konstruado de liberkomerca haveno en Hainan estas grava rimedo por reformo kaj malfermo, persone planita, aranĝita kaj antaŭenigita de la ĉina plej alta gvidanto. Malgraŭ la novkronvirusa epidemio kaj la releviĝo de opono kontraŭ tutmondiĝo, Ĉinio daŭre antaŭenpuŝas koncernan konstruadon laŭ sia planita ritmo.

De post kiam Ĉinio publikigis la Ĝeneralan Planon pri Konstruado de la Liberkomerca Haveno Hainan en la 1a de junio 2020, rimarkinda atingo estas farita en la konstruado. Donitaĵoj montris, ke en la lasta jaro, la provinco Hainan eksportis produktojn kun la valoro de 93,51 miliardoj da juanoj, pli multe je 1,2 procentpunktoj ol la tutlanda averaĝo, dume ĝi efektive uzis 3 miliardojn da usonaj dolaroj da fremda investo, realigante duobliĝon de la sumo en tri sinsekvaj jaroj. En la unua trimestro de la kuranta jaro, Hainan efektive uzis 560 milionojn da usonaj dolaroj da fremda investo, 4,3-oble pli multe kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Laŭ la plano, komerca medio de la liberkomerca haveno Hainan atingos la unuaklasan nivelon en Ĉinio antaŭ 2025 kaj estos pli optimumigita antaŭ 2035. La haveno fariĝos la nova altaĵo de la ĉina aperta ekonomio. Oni povas antaŭvidi, ke konstruado de la liberkomerca haveno Hainan, kiu funkcias sub la leĝa protekto, stabile marŝos al la destinita celo, deklarante al la mondo, ke la pordo de Ĉinio neniam fermiĝos, sed nur estos malfermita pli kaj pli larĝe. La mondo akiros pli da evoluigaj ŝancoj de ĝi.

Dividu