Ĉu Japanio sen filtra teknologio aŭdacas ellasi nuklean kloakaĵon?

Yu Publikigita: 2021-06-22 15:04:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

De post kiam la japana registaro decidis komenci ellason de nuklea kloakaĵo de la nukleenergia centralo Fukushima, ĝi ĉiam diskonigas sekurecon de la traktado. Tamen, dimaĉe la raporto de japana mediato embarasis ĝin.

Raporto de la japana brodkasta asocio diris, ke la Tokia Elektro-Energia Kompanio, kiu respondecas pri traktado de la poluita kloakaĵo, publike petas de la socio fareblan teknologion por filtri tritonan elementon el la akvo. La novaĵo surprizis la publikon. Iuj retanoj demandis, ĉu Japanio sen kompreno pri filtra teknologio aŭdacas fari la decidon pri ellaso de poluita akvo en la maron?

Fakte, de post kiam la japana flanko decidis komenci la planon pri nuklea kloakaĵo sen konsento de la internacia komunumo en aprilo de tiu ĉi jaro, la ĉirkaŭaj landoj kaj monda publika opinio daŭre kondamnis ĝin. Sed Japanio insistas pri sia propra maniero, kaj uzas mensogojn por serĉi elturniĝon fronte al la mondaj duboj. Kiel trakti nuklean kloakon? Kio estas la katastrofaj sekvoj de verŝo de la poluita akvo en la maron? La japana flanko ĉiam kovris tiajn sentivajn kaj decidajn demandojn. Iuj japanaj politikistoj eĉ diris absurde, ke la kloakaĵo estas bone trinkebla, intencante konfuzi la publikon. Tamen, la mondo ne vidis, ke ili trinkis eĉ guton.

Dum longa tempo, kaj la japana registaro kaj la Tokia Elektro-Energia Kompanio faris mensogojn pri la sekureca disponado de nukleenergiaj centraloj. Ekzemple, en la mezo de majo ĉi-jare, likis kontenero de nuklea kloakaĵo en la nukleenergia centralo Fukushima, kaj pro tio parto de radioaktiva kloakaĵo tralikiĝis al la maro. Tamen, la kompanio kaŝis la okazaĵon ĝis la malkovro de la amaskomunikiloj.

La internacia komunumo ne devas permesi al Japanio fari ĉion, kion ĝi volas. Pri la demando de ellaso de poluita akvo de la nukleenergia centralo Fukushima, Japanio ne devas pensi, ke ĝi povas eviti la respondecon.

Dividu