Ĉenstablo distordanta fakton

Pluveta Publikigita: 2021-06-23 19:40:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La libro Hipokrita Superpotenco verkita de germana erudiciulo Michael Lueders profunde malkaŝis la fakton, ke nemultaj usonaj elitoj kaj interesgrupoj manipulas la publikan opinion per amaskomunikiloj. Lueders diris, ke multaj limigoj devigis usonajn amaskomunikilojn elekti kaj distordi la fakton por atingi tiel nomatan “komunan opinion”.

La libro Hipokrita Superpotenco montris, ke usonaj amaskomunikiloj pretendas esti liberaj, tamen ili pli kaj pli fokusiĝas al la kapitaloj. Oligarkoj monopoligis amaskomunikilojn kaj tio kaŭzis monopoligon de informoj. Usonaj amaskomunikiloj sin gloras “la kvara potenco”, tamen ili jam fariĝis slavoj de kapitaloj. Usonaj amaskomunikiloj ankaŭ pretendas esti profesiaj, tamen nemalmultaj iliaj informoj venas de la registaro kaj estas plenaj de diskriminacio. Lastatempe multaj usonaj amaskomunikiloj ignoris kalumnion de la usona registaro kontraŭ Ĉinio, kaj eĉ fariĝis iliaj helpantoj.

Usonaj amaskomunikiloj ne estas liberaj, kaj perdis sian profesiecon. Do, kiel ili povas funkcii kiel la kvara potenco? Ili nur estas parto de la ĉenstablo fabrikanta mensogojn.

Dividu