Usono devas respondi tri alvokojn

Yu Publikigita: 2021-06-23 19:59:52
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Malgraŭ tio, ke estas pli multaj faktoj kaj pruvoj trovitaj, iuj usonaj kontraŭĉinaj politikistoj ankoraŭ fabrikas mensogojn pri spurado de la kronvirusa origino. Lastatempe, Jake Sullivan, konsilisto pri nacia sekureco de usona prezidento, diris en intervjuo, ke Ĉinio alfrontos "internacian izoliĝon", se ĝi ne komencos pluan spuradon de la virusa origino. Gazetara sekretario de la Blanka Domo Vladimir Pusaki minacis, ke Usono kaj ĝiaj aliancanoj laboros kune por doni necesan premon al Ĉinio.

Rilate al spurado de la virusa origino, usonaj politikistoj ne kapablas ĉantaĝi kaj devigi Ĉinion, nek havas la rajton premi Ĉinion nome de la internacia komunumo. Lastatempe, Ĉinio solene alvokis plenan esploron pri la epidemia fonto en Usono, la kaŭzoj kaj respondecaj personoj pri la neefika respondo al la epidemio en la lando, Fort Detrick kaj pli ol 200 aliaj usonaj biologiaj laboratorioj en fremdaj landoj. Ĉi tio estas la voĉo de la internacia komunumo.

Nun, kun pli multaj esploroj faritaj en diversaj landoj, la templinio de la virusa disvastiĝo estas antaŭigita. La usona Nacia Instituto pri Sano ĵus analizis sangajn specimenojn kolektitajn el 24 000 usonanoj en marto de la lasta jaro, montrante, ke la nova kronviruso aperis en Usono en decembro 2019, kelkajn semajnojn antaŭ la unua oficiale konfirmita kazo. Ankaŭ la esploroj de francaj sciencistoj montris, ke la nova kronviruso aperi en Eŭropo eble en novembro 2019.

La ĉina registaro jam dufoje invitis la Mondan Organizon pri Sano (MOS) al Ĉinio, sed Usono ankoraŭ ne malfermis sian pordon al la MOS. Kiom ridinda estas, ke Usono eĉ minacas "izoli Ĉinion”. Estas tute ne mirinde, ke alilandaj retantoj mokis Usonon per sociaj komunikiloj, dirante, ke "tio estas la plej amuza ŝerco hodiaŭ", "kiu volas izoli Ĉinion, ĉu vi scias, ke Usono ne estas la sola lando en la mondo", "kiam ni komencos enketi pri kazoj en Usono en decembro 2019". Sullivan devas pensi kiel respondi ĉi tiujn demandojn.

Dividu