14a Kvinjara Plano rapidigas altgradigon de ĉina ekonomio

Selena Publikigita: 2021-06-24 17:39:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Fabio Massimo Parenti, itala profesoro pri internacia politika ekonomiko, diris lastatempe en sia artikolo, ke la 14a Kvinjara Plano rapidigas altgradigon de la ĉina ekonomio.

Li diris, ke ekonomia kaj socia plano daŭrigebla kaj kontinuigebla markas disvolviĝon de Ĉinio. Samtempe kun tio, ke pli da spacoj estis donitaj al privataj ekonomioj, la nacia mez- kaj longtempa plano ankoraŭ okupas kernan lokon, kio formas en Ĉinio la ekonomian reĝimon de diversspecaj posedsistemoj kun la socialisma koncepto de valoro kiel kerno.

La jaro 2021 markas la unuan jaron de efektivigo de la 14a Kvinjara Plano, kio estas tre grava por la ĉina gvidantaro kaj la ĉina socio, precipe pro centjariĝo de la Komunista Partio de Ĉinio en la 1a de julio.

Jen estas kelkaj mejloŝtonaj eventoj dum la periodo de la 13a Kvinjara Plano:

Elimino de absoluta malriĉeco: ĉirkaŭ 60 milionoj da homoj estis liberigitaj el malriĉeco dum kvin jaroj. Nombro de homoj liberigitaj el malriĉeco kalkuliĝis al 800 milionoj en pasintaj 40 jaroj.

Pliigo de pokapa enspezo: pokapa Malneta Enlanda Produkto superis 10 milojn da usonaj dolaroj.

Ĉiam pli grandiĝanta amaso meze salajrata.

En la ĝenerala moderniĝado scienco kaj tekniko, kiuj konstante progresas, ludas gvidan rolon.

En tiu senco, ni diras, ke en 2021 Ĉinio bonvenigas novan situacion de sia disvolviĝo kaj komencas sian 14an Kvinjaran Planon (2021-2025) pri nacia ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj la Longperiodajn Celojn de la Jaro 2035.

Estas menciinde, ke dum ellaborado de la plano, pasintaj spertoj estis uzataj kiel la bazo. Krome kontinuaj konsiliĝoj de diversaj institucioj, lokaj aŭtoritatoj sur diversaj niveloj kaj socitavoloj estas bezonataj.

Dum la periodo de la 14a Kvinjara Plano, Ĉinio volas fari kunlaboron kun pli multaj landoj, antaŭenigi novigon, plilarĝigi sian internan merkaton kaj redukti dependon de alilandaj informadikaj teknologioj. Ĉinio atingos tiun ĉi celon tra “duobla cirkulado” en kiu akorde kombiniĝas la enlanda disvolvado kaj la amplekse plivastigata malfermo al eksterlandoj.

Dividu