Kion usona registaro deziras malkaŝi pri spurado de kronvirusa fonto?

Yu Publikigita: 2021-06-24 20:13:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Novaĵoj publikigitaj de la Usona Brodkasta Kompanio, la Kabla Novaĵa Reto kaj aliaj amaskomunikiloj en junio 2019 montris, ke en iu komunumo de emeritoj en Virginio eksplodis neidentigita malsano de la spira sistemo, kaj 54 homoj mortis pro la malsano. La komunumo estas distanca de la laboratorio de la usona armeo en Fort Detrick je nur hora aŭtoveturo. Ĉu tiu ĉi okazaĵo pri publika sano rilatas kun la laboratorio?

En aŭgusto 2019, la usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj subite ordonis provizore fermi la Medicinan Instituton de Infektaj Malsanoj de la Usona Tera Armeo en Fort Derrick. Laŭ la ĵurnalo New York Times, la esplora centro de la portempe fermita laboratorio koncernas virusojn identigitajn de la registaro kiel "gravajn minacojn al la sano de homoj, bestoj kaj al plantoj aŭ produktoj de bestoj kaj planoj. Kial la Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj rifuzis publikigi informojn pri la decido?

Preskaŭ samtempe eksplodis la malsano nomata “granda blanka pulmo” kaŭzita de elektronika cigaredo en multaj ŝtatoj, inkluzive Marilando, kaj la kialo restas nekonata. Ĉu la usona biologia laboratorio rilatas al la malsano?

Esplorraporto de la ĵurnalo Los Angeles Times en 1988 malkaŝis, ke post la fino de la Dua Mondmilito, Usono, je la kondiĉo sendevigi la militajn krimulojn de la trupo 731 de la japana armeo agresanta Ĉinion de la respondeco pri milito, akiris la donitaĵojn de la trupo 731 pri homaj eksperimentoj, bakteriaj eksperimentoj, bakteria milito, venenaj gasoj kaj aliaj por esplorado de biologiaj armiloj. Ĝuste pro tio, Fort Detrick rapide fariĝis bazo de biologiaj armiloj. Usonaj amaskomunikiloj malkaŝis, ke estas granda nombro da virusoj, kiuj serioze minacas homan sekurecon en Fort Detrick, kaj estas multaj sekurecaj riskoj kaj truoj. Ĉu Usono aŭdacas malfermi la bazon de Fort Derrick kaj ĝiajn biologiajn laboratoriojn tra la mondo kaj inviti fakulojn de la Monda Organizo pri Sano por esplori?

Ignorante la rezultojn de la scienca esploro de la specialista grupo de la MOS, la usona registaro plurfoje uzis nepublikajn "spionajn raportojn" por fabriki famon "tralikiĝo el laboratorio". En la 26a de majo, usona prezidento Joe Biden ordonis la usonajn sekretajn servojn komenci “duoblan enketon" kaj liveri raporton pri spurado de la kronvirusa origino ene de 90 tagoj.

Dividu