Kial KPĈ povas krei miraklojn pri progreso de homaj rajtoj?

Henggang Publikigita: 2021-06-25 14:35:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio ĵaŭde publikigis blankan libron pri la praktiko de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) pri respekto al kaj protekto de homaj rajtoj. La blanka libro resumis persistemon kaj klopodojn de la KPĈ por antaŭenigi la homajn rajtojn de la lando dum cent jaroj. Oni povas pli klare koni, ke la reganta partio de la popola respubliko estas fundamenta garantio por plua progreso en homaj rajtoj en Ĉinio.

Ekde sia komenco, la KPĈ ĉiam metas la popolon sur la unuan lokon, aplikante la principon de universaleco de homaj rajtoj en la kunteksto de la naciaj kondiĉoj. Ĝi rigardas la rajtojn pri vivtenado kaj disvolvado kiel la plej gravajn kaj bazajn homajn rajtojn, kaj opinias, ke havi kontentan vivon estas la finan homan rajton. Ĝi antaŭenigas ĉiuflankan disvolviĝon de la individuo, kaj klopodas doni al ĉiu pli fortan senton de akiro, feliĉo kaj sekureco. Ĝia sukceso en pionirado de homaj rajtoj en socialisma lando estas unika kaj facile videbla.

En Ĉinio, la vorto "homaj rajtoj" tute estas ne nur abstrakta termino, sed ĝusta sento de ĉiuj individuoj pri ili mem. La ĉiam kreskanta posedaĵo de la civitanoj, la ampleksa partopreno de la popolo en la demokratia politiko, la kunordigita disvolviĝo de la evoluintaj regionoj kaj aliaj lokoj, la pli granda prospero de la etnaj regionoj prezentas la ampleksan disvolviĝon de la lando kaj la riĉan akiron de la popolo, kio ĝuste formas mirindajn rezultojn de homaj rajtoj en Ĉinio.

Laŭ la blanka libro, la KPĈ sin dediĉis al paca disvolvado kaj komuna progreso dum cent jaroj. Ĉinio havas firman internacian starpunkton protekti mondan pacon kaj serĉi progreson per kunlaboro, certigante homajn rajtojn per la avantaĝoj devenantaj de disvolviĝo. Laŭ la Blanka Libro, Ĉinio havis ampleksajn dialogojn kaj interŝanĝojn pri homaj rajtoj kun aliaj landoj kaj internaciaj organizoj. La propraj agoj de la lando injektis pozitivan energion en la tutmondan regadon de homaj rajtoj kaj riĉigis la diversecon de civilizacio pri homaj rajtoj.

Fronte al atakoj kaj kalumnioj de kontraŭĉiniaj fortoj el la Okcidento, la atingoj de Ĉinio en disvolviĝo de homaj rajtoj estas la plej forta kontraŭbatoj. Dum la pasintaj cent jaroj, la KPĈ sukcese trovis la vojon por disvolviĝo de homaj rajtoj, kiu komformas al la realaj kondiĉoj de la lando. Ĉi tio montras, ke la homaj rajtoj ne devas esti difinitaj nur de la Okcidento. Respekto, garantio kaj disvolviĝo de homaj rajtoj devas esti realigitaj laŭ praktiko konforma al konkretaj kondiĉoj de tiu lando.

Dividu