Ĉinio subtenas postulon de Argentino pri suvereneco super Malvinoj

Yu Publikigita: 2021-06-26 11:34:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina sendito ĵaŭde alvokis internaciajn klopodojn por ĉesigi koloniismon kaj eksplikis la ĉinan pozicion pri la insularo Malvinoj.

Geng Shuang, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la UN, diris, ke la demando de Malvinoj, konataj ankaŭ kiel Falklandoj, esence estas heredaĵo de koloniismo. Li diris, ke Ĉinio subtenas la justan postulon de Argentino pri suvereneco super la insularo, kaj esperas, ke Britio pozitive respondos al la argentina postulo, komencos dialogon kaj intertraktadon kiel eble plej baldaŭ kaj serĉos pacan, justan kaj longdaŭran solvon laŭ koncerna rezolucio de la UN.

Malvinoj, troviĝantaj en la Suda Atlantiko, estas "viva fosilio" de la brita tutmonda kolonia epoko. En 1816, kiam Argentino gajnis sendependecon de la hispana kolonia regado, ĝi heredis la suverenecon super Malvinoj. Tamen, kiam la britoj vastigis koloniadon en Sud-Ameriko, ili ekokupis Malvinojn perforte en 1833. La UN adoptis en 1965 la rezolucion por inkluzivi la demandon de Malvinoj en la amplekson de "malkoloniigo", urĝante Brition kaj Argentinon solvi disputon per duflanka intertraktado. En la 1980-aj jaroj, eksplodis milito inter Britio kaj Argentino pro la disputo pri Malvinoj. La milito finiĝis per la malvenko de Argentino.

Estas evidente, ke la esenco de la disputo estas heredaĵo de koloniismo. Post la Milito de Malvinoj, Argentino neniam haltigis sian apelacion pri suvereneco super la la insularo. Kunveno de la Komitato pri Malkoloniigo de la UN plurfoje urĝis la britan registaron komenci intertraktadon kun la argentina registaro, sed tion rifuzis la brita flanko.

Historio estas spegulo. Se ni ne povas ĝuste rigardi la pasintecon, ni ne povas ĝuste alfronti la nunecon kaj la estontecon. Hodiaŭ, potenca politiko kaj hegemonio, kiuj venas en rekta linio de koloniismo, ankoraŭ senbride malbonfaras en la mondo, endanĝerigante la evoluigajn rajtojn kaj interesojn de evoluantaj landoj. Ekzemple, Britio senkiale intervenas en la honkongajn aferojn de Ĉinio, kaj okcidentaj potencoj efektivigas "klimatan koloniismon" kontraŭ evoluantaj lando. Ĉio ĉi estas etendiĝo de iama koloniismo.

Dividu