Japanio devas nuligi decidon ellasi nuklean kloakaĵon en maron

Ĝoja Publikigita: 2021-06-26 18:47:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Japanio mensongis eĉ en la UN pri la demando elllasi en maron nuklean kloakaĵon de Fukushima.

Japana reprezentanto diris en la 31-a kunveno de subskribintoj de Konvencio de la UN pri Mara Leĝo, vendrede, la 25-an de junio, ke estas sendanĝera ellaso de traktita nuklea kloakaĵo en la maron, Japanio estas publika kaj travidebla ĉiflanke kaj koncerna agmaniero estas aprobita de la Internacia Atom-Energia Agentejo.

Tiuj japanaj vortoj tute konfuzis la publikon, celas misgvidi la internacian komunumon kaj senkulpigi sian egan nerespondecan egoisman agon. Fakte ĉiuj vortoj tute ne havas bazon kaj estas falsaj antaŭ faktoj kaj sciencoj.

Unue, se kiel diris Japanio estus sendanĝera traktita nuklea kloakaĵo, Japanio devas respondi la demandon “Kial ĝi ne konservos ĝin en Japanio por propra uzado, sed ellasos ĝin en maron?” La demandon, ankaŭ komunan demandon de la internacia komunumo, ĉina reprezentanto prezentis dum la publika demando.

La internacia komunumo scias, ke okazis la plej granda nuklea akcidento en la nukleenergia centralo Fukushima, la poluita akvo enhavas amason da radioaktivaj nukleaj elementoj produktitaj de nuklea fisio, tute estas malsama ol akvo ellasita de normala funkcianta nukleenergia centralo, ankaŭ neniu antaŭa kazo estas, cetere Japanio havas neniun sperton.

Laŭ raporto publikigita de Japanio februare de 2020, ankoraŭ 73% de traktita nuklea kloakaĵo superis normon kaj diluo de eluzita akvo kun tritono ne povas ŝanĝi la kvanton de tritono.

Estas mokinda la publikeco kaj travidebleco esprimita de Japanio. Ĉu ĝi faris sufiĉan intertraktadon kun Ĉinio, Sud-Koreio kaj aliaj najbaraj landoj? Fakte, de post kiam la japana flanko decidis komenci la planon pri nuklea kloakaĵo, landoj ĉirkaŭ Pacifiko kaj Pacifika Insul-landa Forumo esprimis zorgon, tamen ĝis nun Japanio ne faris seriozan respondon, male donis energion en sofismo kaj “blankigo”.

Estas pli mokinde, ke Japanio celas preni Internacian Atom-Energian Agentejon kiel ĝiron. La fakto estas, ke la agentejo neniam aprobis la decidon ellasi nuklean kloakaĵon en maron. Nun ĝi organizas rilatan teknikan laborgrupon kaj jam konfirmis inviti fakulojn de Ĉinio kaj Sud-Koreio.

Laŭ kalkulado de la Germana Instituto de Mara Scienco, la maro proksima al Fukushima havas la plej fortan oceanan fluon en la mondo. En 57 tagoj ekde la ellaso de poluita kloakaĵo, radioaktivaj materialoj disvastiĝos al la plej granda parto de la Pacifika Oceano. Tri jarojn poste, nuklea poluado influos Usonon kaj Kanadon, kaj 10 jarojn poste, ĝi disvastiĝos al la tutmondaj akvoj. Tio sendube havos netakseblan influon sur la tutmondan maran medion, nutraĵan sekurecon kaj homan sanon. Ĉesu mensogi, kaj ĉesu misgvidi - Japanio devas respekti la mondan aksiomon, tuj revoki la decidon pri ellaso de la poluita kloakaĵo en la maron, kaj ne plu agi kiel tutmonda kreanto de problemoj, fariĝante historia krimulo, kiu damaĝas la ekologian medion kaj la homan sanon!

Dividu