Kondamno al Chauvin ne povas kovri la mallumon de homaj rajtoj en Usono

Xiong Publikigita: 2021-06-28 22:14:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Larmoj, tristo, kolero... Lastatempe publikiĝis la rezulto de kondamno al la usona blankul-policano Derek Chauvin, kiu genupreme mortigis la afrikodevenan viron George Floyd. La afero refoje pike dolorigis la korojn de la familio de Floyd kaj de ĉiuj usonanoj, kiuj suferas la rasan diskriminacion.

Ke usona policano estis kondamnita pro perforta plenumado de leĝo, tio estis tre malofta en la pasinteco. Troviĝis usona amaskomunikilo kiu asertis, ke Chauvin kondamniĝis je malliberigo de 22 jaroj kaj 6 monatoj, kio estas grava dividlinio por la leĝoplenuma historio de la usona polico, sed multaj usonaj civitanoj ne tiel opiniis.

Ili opiniis, ke neniu kontentis pri la juĝado. Ĝis nun Chauvin ankoraŭ ne faris pardonpeton al la familio de Floyd, kaj cetere, la sistema rasodiskriminacio ne povos ŝanĝiĝi pro unu juĝafero. Advokato de la familio Floyd diris: “Kiam homoj de kolora raso ne plu timos esti mortigitaj pro sia koloro de policanoj, tiam la vera justo venos.”

En tiu ĉi jaro la perforta plenumado de leĝo kaj la rasa diskriminacio en Usono ne ĉesĝis. Pli da malesperoj de “Mi ne povas spiri” ankoraŭ okazas en diversaj lokoj de Usono. Laŭ la statistiko de la usona sendependa programo “Mapo de policistaj perfortaĵoj”, en la jaro 2020, en Usono, 1 126 homoj estis mortigitaj, 28% el kiuj estis de afrika deveno, dum ties loĝantaro okupas nur 13% de la tuto de Usono.

Estas ironie, ke iuj usonaj politikistoj, spite al malbonaj kaj teruraj notoj de homaj rajtoj en sia lando, faris kritikojn al homaj rajtoj de aliaj landoj. Usono ĉiam prenas sin kiel “modelon de homaj rajtoj”, dirante ke aliaj landoj estas malbonaj rilate al homaj rajtoj.

Kvankam Chauvin estis punita, tamen tio ne povas kovri la mallumon de homaj rajtoj en Usono. En multaj flankoj, ĉu en grandskala buĉado de indiĝenoj en la pasinteco, aŭ ĉu en sistema rasa diskriminacio; ĉu en provoko de milito en Afganio, Irako, Sirio, en kiuj mortis pli ol cent mil homoj kaj delokiĝis preskaŭ dek milionoj da homoj, aŭ ĉu en misuzo de unuflanka sankciado kontraŭ aliaj landoj, malbonaĵoj de Usono en homaj rajtoj nekalkuleblas. Neniu tigfolio povas kovri ilin.

Dividu