Ju pli Ĉinio kaj Rusio akordiĝas, des pli la mondo stabiliĝas

Xiong Publikigita: 2021-06-29 17:39:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 28an de junio, en Pekino, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping kaj la rusa prezidento Vladimir Putin renkontiĝis videe. La dulandaj ŝtatestroj publikigis komunan deklaracion, oficiale decidante ke “Ĉina-Rusa Traktato pri Bona Najbareco kaj Amikeca Kunlaboro” estu prokrastita. En tia okazo, kiam la pandemio akriĝas en la mondo, tio ke la traktato prokrastiĝas montras, ke la ĉina-rusa plenampleksa strategia partnereco havas ne nur fortan vivecon, sed ankaŭ pozitivan energion por la sekureco kaj stabileco de la mondo.

Antaŭ 20 jaroj la subskribo de “Ĉina-Rusa Traktato pri Bona Najbareco kaj Amikeca Kunlaboro” estas granda evento por la historio de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio. Ĝi metis fundamenton de amikeca kunlaboro por la du landoj, kiuj estas najbaroj. Siatempe, la Okcidento tamtamis, ke dank’ al tio Ĉinio kaj Rusio formos al si novan aliancon, sed la faktoj pruvis, ke en sia kunlaboro de 20 jaroj Ĉinio kaj Rusio ĉiam persistis ne alianciĝi, ne kontraŭstari, ne direktiĝi al tria flanko. Ili ambaŭ ĉiam respektis sin reciproke kaj zorgis unu pri la alia en kernaj interesoj. Tio ne nur forte protektis la komunajn interesojn de la du landoj, sed ankaŭ garantiis la pacon kaj sekurecon de la mondo.

Ĉinio kaj Rusio decidis prokrastigi la traktaton, kio komplete prezentas la komunajn ideojn kaj politikajn konfidojn de la du landoj, kaj kio metas pli solidan fundamenton de la dulandaj rilatoj, sur kiu la dulandaj popoloj daŭrigos sian amikecon tra generacioj.

La ekstera mondo vidas, ke iuj okcidentaj landoj, kiuj firme kunportas la pensadon de malvarma milito kaj la konkurson de geopolitiko, senĉese faras sankciojn kontraŭ Ĉinio kaj Rusio kaj aliaj landoj. Ili tenas la flagon de “plurflankismo”, sed, en efektiveco, ariĝas en politikan klikon, kun la celo krude interveni en alilandajn aferojn, praktiki unuflankajn sankciojn, kaj eĉ malpacigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Rusio. La renkontiĝo de la ĉina kaj rusa ŝtatestroj kaj la komuna deklaracio de la du partioj eksplicite esprimas la oponon kontraŭ hegemonio kaj unuflankismo kaj la firman subtenon al kernaj interesoj de la du flankoj.

Tia firma subteno inter Ĉinio kaj Rusio rivelas la nerompeblecon de la duflankaj rilatoj kaj ankaŭ eligas klaran signalon al tiuj okcidentaj fortoj, kiuj intencas detrui la kunlaboron de Ĉinio kaj Rusio: “La hodiaŭaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio estas pli maturaj, stabilaj kaj solidaj, kiuj povos elprovi iajn ajn internaciajn ventojn kaj pluvojn.”

La pratiko pruvis, ke Rusio bezonas prosperan kaj stabilan Ĉinion, kaj Ĉinio bezonas potencan kaj sukcesan Rusion. Dum la mondo, do ĝi bezonas ke Ĉinio kaj Rusio alportu pozitivan energion kaj stabilecon. Estas evidente, ke ju pli Ĉinio kaj Rusio akordiĝas, des pli la mondo stabiliĝas.

Dividu