Medalo de la Unua de Julio: Rakonto pri simplaj herooj

Henggang Publikigita: 2021-06-30 16:46:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Medalo de la Unua de Julio, la plej alta distingo ene de la Komunista Partio de Ĉinio, estis donita al 29 partianoj kun diversaj aĝoj. Ili estas eksaj soldatoj, ekzemplaj laboristoj, reformaj pioniroj, sciencistoj, ekologiistoj kaj diplomatoj, kaj ili reprezentas la komunan karakteron de ĉiuj partianoj: firma konvinkiĝo, lojaleco al la principo, volo fari oferojn kun alta batalemo kaj nekoruptebleco. En sia cent-jara historio la KPĈ ĉiam batalis por la homoj, kaj la rakontoj de tiuj herooj spegulas tion.

Kiaj homoj estas la ĉinaj komunistoj? La usona ĵurnalisto Edgar Snow priskribis en sia libro "Ruĝa Stelo Super Ĉinio", kiun li verkis post sia vizito en 1936 al la revoluciaj ĉinaj sovetiaj regionoj en la nordo de la provinco Shaanxi, ke la partianoj similas proksimulojn de ordinaraj homoj kaj havas viglecon kaj liberecon, dignon kaj esperon.

Dum cent jaroj, partianoj de generacioj konstante venkis malfacilaĵojn por la interesoj de la homoj kaj ĉiam dependis de la homoj. Kaj ĉi tiu spirita trajto estas transdonita de generacio al generacio. Kun siaj kortuŝaj rakontoj, la 29 ricevantoj de la medalo enkorpigas la sindonemon de la KPĈ, kiu disvolviĝis dum sia 100-jara batalado. La forta vigleco de la KPĈ kontraŭ ĉiuj malfacilaĵoj ŝuldiĝas al la forta spirito de revolucio kaj batalado, kiel Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, emfazis en la premidona ceremonio.

Kamarado Zhang Guimei, kiu tiutage portas unu el la 29 medaloj, fondis la unuan senpagan knabinan mezlernejon en Ĉinio. Ricevinte la premion, ŝi diris: "Ni faras tion, kion faras tiom multaj partianoj ĉiutage." Ĉi tio signifas, ke la ĉinoj povas fari ankaŭ ion bonegan en simplaj pozicioj. Ĝuste la simplaj herooj formas la grandan forton por la sukcesoj de la KPĈ.

Dividu