Russia Today: Kanado, esence koloniisma lando, nun rigardas sin kiel lumturon de progreso kaj bona regado

Henggang Publikigita: 2021-06-30 17:37:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La rusa retejo Russia Today dimanĉe publikigis komenton pri la senhonta evento mortigi praloĝantojn. La artikolo montris, ke la okcidentaj landoj ĉiam ataki Ĉinio per la preteksto de la tiel nomata problemo de Xijiang. Tamen kiam pli multaj kolektivaj tomboj de praloĝantoj estis trovitaj en lernejo, ili tenas sin silentaj. Tia senskrupula hipokriteco konsternis ĉiujn.

Ĝi diris ankaŭ, ke la novaj eltrovoj malkaŝis nigran historion de Kanado, malmulte sciatan por la mondo. La terura eltrovo aperis okaze de la momento, kiam Kanado kaj aliaj okcidentaj landoj senĉese kulpigis Ĉinion. Estas sarkasme, ke se tiuj tomboj estus trovitaj en Ĉinio kun tiel certaj atestiloj, Ĉinio nepre estus difinita je kulpo kontraŭ la homaro kaj eĉ je genocido. Sed por Kanado simpla pardonpeto ŝajnis jam kontentigi la internacian socion, kaj al la kaŭzinto eĉ ne necesas serĉesplori la respondecon.

La artikolo diris, ke tiuj eltrovoj freŝigis la konon pri la Okcidento. Estas pli grave, ke ili malkaŝis la esencon de anglosaksa sfero - la Brita Imperio, el kiu deriviĝis Aŭstralio, Kanado, Nov-Zelando, Usono kaj Britio mem. La integriĝo de kvin landoj estas ne nur heredaĵo de la imperio, sed ankaŭ sopirado al la supraĵo de moralo. Ili rigardis sin mem kiel garantianton kaj reganton de mondaj aferoj kaj disvastigis sian valoron en la tuta mondo.

Iliaj posedaĵoj venis el sia ekspluatado de la praloĝantoj, sed ili nomas sin la Savanton. En ia grado, la mondo jam sciis, ke la fono de Aŭstralio, Britio kaj Usono estas ne tiel perfekta. Sed preskaŭ neniu konsideras, ke Kanado estis kolonianto, kaj tamen ĝi rigardas sin mem kiel lumturon de progreso kaj bona regado. La historio de la lernejo de praloĝantoj estas senhonta makulo. Sed tiu lando ne petas pardonon pro sia kulpo, kaj ĉiam donas atenton al aliaj landoj. Ĝi opinias, ke ĝi posedas la absolutan normon de justeco, kio ŝajne premus la bedaŭron pri tiu kulpo.

La artikolo asertis, ke la agoj de la anglosaksa sfero atentigas nin, ke pri justeco la internacia komunumo havas malsamajn komprenojn. La plej granda kaj malpura krimulo liberigis sin el kulpo, sed grandigas sian ambicion por provoki aliajn landojn per la preteksto de homaj rajtoj.

Dividu