KPĈ plenumis sian solenan promeson ĉiuflanke konstrui Ĉinion en modere prosperan socion

Xiong Publikigita: 2021-07-01 21:02:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Ni atingis la unuan celon de batalado tra cent jaroj. Ĉinio ĉiuflanke finkonstruis modere prosperan socion sur sia tero, radikale nuligis absolutan paŭperismon, kaj nun entuziasme marŝas al la dua celo plenamplekse starigi socialisman modernan potencon.” Tiel solene faris proklamon Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), en la mitingo de la unua de julio por celebri la centjariĝon de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio.

Igi Ĉinion modere prospera socio estas la solena promeso de la Komunista Partio de Ĉinio al la ĉina popolo, kaj ĝi ankaŭ estas esenca paŝo por realigi la revon de la ĉina nacio pri granda reprosperiĝo. Nun, tiu promeso estas plenumita. Tio signifas, ke Ĉinio nun staras sur nova ŝtupo, ke la sukcesoj de Ĉinio alportas esperon al tiuj landoj kaj nacioj, kiuj volas rapide kreski kaj sin teni sendependaj, kaj ke Ĉinio povas liveri al ili sian saĝon kaj projekton.

Ĉiuflanke finkonstrui modere prosperan socion estas bela respondo de la Komunista Partio de Ĉinio al la popolo kaj la historio dum cent jaroj. Nun, ĝi kondukas la ĉinan popolon survoje al la dua celo de batalado tra cent jaroj. Tio estas, ke de 2020 ĝis 2035 Ĉinio baze fariĝos socialisma moderna lando; kaj ke de 2035 ĝis la mezo de ĉi jarcento, kiam la Ĉina Popola Respubliko markos sian centjariĝon, Ĉinio prezentiĝos kiel socialisma moderna potenco riĉa, demokratia, civilizita, harmonia kaj bela.

“Survoje al komuna riĉiĝo neniu el ni estas forlasita.” En multaj gratulmesaĝoj senditaj de gravaj personoj de fremdlandaj partioj kaj registaroj estis skribite: “la Komunista Partio de Ĉinio malfermis al si neordinaran vojon sur kiu ĝi elprovis ventojn kaj pluvojn kune kun sia popolo.” “La disvolviĝado kaj potenciĝo de Ĉinio ŝuldiĝas al tio, ke la Komunista Partio de Ĉinio ĉiam serĉadas bonon por la popolo.” Oni vidos ke, sur la nova vojo, KPĈ, daŭre kondukante la ĉinan popolon, strebas al bela vivo, senĉese kreas pli da mirakloj, kaj lasas la novan evoluon de Ĉinio iĝi nova ŝanco por la mondo.

Dividu