KPĈ ne bezonas arogantajn “instruantojn”

Jianping Publikigita: 2021-07-03 18:39:52
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“La Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la ĉina popolo marŝos antaŭen sur la vojo mem elektita kaj firme tenos en sia mano la sorton de disvolviĝo kaj progreso!” Tiel solene proklamis Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, al la mondo en la mitingo celebranta la 100-an datrevenon de la fondiĝo de la KPĈ.

Kia vojo ĝi estas? Ĝi havas laŭtan nomon – la socialisma vojo kun ĉinaj trajtoj. La vojo ne estis elpensita, sed naskita post kiam la Komunista Partio de Ĉinio gvidis la popolon esplori ĝin dum longa tempo kaj pagis grandan koston. La vojo jam estis pruvita la ĝusta vojo per kiu oni kreas belan vivon de la popolo kaj realigos grandan rejuniĝon de la ĉina nacio.

La cent-jara historio plene pruvis, ke nur socialismo povas savi Ĉinion kaj nur socialismo kun ĉinaj trajtoj povas disvolvi Ĉinion. Okcidentaj erudiciuloj iam asertis, ke “socialismo ne povas nuligi malriĉecon, sed ĝeneraligi malriĉecon”. Tamen la Komunista Partio de Ĉinio per faktoj pruvis, ke “malriĉeco ne estas socialismo”.

La ekstera mondo vidis, ke la KPĈ gvidis la popolon kaj plenumis nur en kelkdekoj da jaroj la industriigan procezon, kiun la evoluintaj landoj finis en centoj da jaroj.

Post kontinua strebado la KPĈ gvidis la popolon kaj atingis la unuan cent-jaran celon de finkonstruo de modere prospera socio. Nun ni marŝas sur la vojo al la dua cent-jara celo. Sur la nova vojo la KPĈ aktive lernos ĉiajn lernindajn fruktojn de la homa civilizacio kaj bonvenigos ĉiujn utilajn proponojn, sed neniam akceptos doktrinojn de arogantaj “instruantojn”.

Dividu