KPĈ ĉiam iras sur vojo de paca disvolviĝo

Jianping Publikigita: 2021-07-04 13:17:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“La Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) zorgas pri la estonteco kaj sorto de la homaro kaj marŝas antaŭen manon en mano kun ĉiuj progresemaj fortoj en la mondo. Ĉinio ĉiam estas konstruanto de monda paco, kontribuanto al tutmonda disvolviĝo kaj protektanto de internacia ordo!” Tion solene proklamis Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, al la mondo en la mitingo celebranta la 100-an datrevenon de la fondiĝo de la KPĈ.

Paco estas la spirito heredita de la ĉina nacio dum pli ol 5 000 jaroj, kaj ĝi estas ankaŭ la geno fandiĝinta en la sangon de la KPĈ. Kiam multaj okcidentanoj miris, kial la KPĈ povis altiri al si sennombrajn progresemajn personojn en la malnova Ĉinio plena de pulvofumo, kanada s-ino Isabel Crook, kiu atestis la grandan ŝanĝiĝon en Ĉinio, donis la respondon. – Ĉar la Komunista Partio de Ĉinio alportis pacon!

La KPĈ gvidis la popolon kontraŭbatali japanajn faŝistojn kaj gajni venkon en la orienta ĉefbatalejo de la Dua Mond-Milito, kaj post la fondiĝo de la nova Ĉinio ĝi ĉiam persistas sur la vojo de paca disvolviĝo, kio estis enskribita en la Konstitucion kaj en la Statuton de la Partio. Kaj poste la KPĈ elmetis la koncepton pri konstruo de la komunumo de komuna sorto de la homaro por antaŭenigi konstruadon de novtipaj internaciaj rilatoj. La ĉina popolo neniam tiranis, subpremis aŭ sklavigis popolojn de aliaj landoj. Ni neniam faris, nek faras, nek faros tion. En la okuloj de Woo Su-keun, prezidanto de la Tutmonda Korea-Ĉina Asocio de Sud-Koreio, Ĉinio pli klare konas la gravecon de paco kaj stabileco ol iu ajn lando en la mondo.

La cent-jara historio plene pruvis, ke “la Komunista Partio de Ĉinio estas partio batalanta por la feliĉo de la ĉina popolo kaj por la progreso de la homaro.”

Dividu