La ŝlosilo de la KPĈ por konservi abundan vivforton estas kuraĝe revoluciigi sin mem

Ĝoja Publikigita: 2021-07-04 16:34:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"La tre grava kialo de la abunda vivforto de nia partio, kiun hardis sennombraj bataloj, estas, ke ni ĉiam persistas en tio, ke la partio devas regi sin men, strikte administri la partion en ĉiuj flankoj kaj senĉese bone trakti riskojn kaj defiojn en diversaj historiaj periodoj." Tion profunde analizis Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, al la mondo en la mitingo celebranta la 100-an datrevenon de la fondiĝo de la KPĈ.

La KPĈ kontinue akcelas striktan regadon de la partio dum gvidado de la ĉina revolucio, fondado de la nova Ĉinio kaj plenumado de reformo kaj malfermo. Precipe depost la 18-a Nacia Kongreso de la KPĈ, la KPĈ batas koruptitecon en "netolerebla" sinteno, rimarkinde altigis sian gvidforton kaj batalforton, kio profunde impresis la internacian komunumon.

Koruptiteco estas la komuna defio antaŭ diverslandaj regantaj partioj de la mondo, sed neniu alia partio similas la KPĈ-on, kiu alte rigardas la batalon kontraŭ korputiteco kiel tiun ĉi gravan aferon “rilatan al vivo aŭ morto” kaj kontinue alprenas subpremajn politikojn. Unuflanke la KPĈ klare konas, ke se senbride disvastiĝus koruptiteco, ne nur perdiĝos subteno de la popolo, estos koruptita la regbazo, sed ankaŭ pereos ĝia batalforto. Estas pli grave, ke la KPĈ ne havas egoismon, tial ĝi povas konservi sian originan intencon, laŭ bazaj interesoj de la popolo ne kaŝi mankojn, nek eviti problemojn, nek kovri siajn erarojn kaj beligi siajn mankojn, sed sin ekzameni kaj revoluciigi.

Por bone fari ĉinajn aferojn la ŝlosilo estas la KPĈ, kion la historio jam atestis, ankaŭ pruvos plu en la estontaj praktikoj de la ĉina disvolviĝo. Strikte regadi la partion ĉiam survojas por la monde plej granda reganta partio, kiu havas kuraĝon kaj kapablon elimini ĉiujn virusojn invadi sian sanan korpon, ĉiam konservas abundajn vivfortojn kaj potencajn batalfortojn, kontinue kreas belan vivon por la ĉina popolo kaj strebe marŝas al la granda celo reprosperigi la ĉinan nacion.

Dividu