Ia ajn artifiko por semi malkonkordon en rilatojn inter KPĈ kaj ĝia popolo nepre malsukcesos

Henggang, Yu Publikigita: 2021-07-05 20:58:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la mitingo festanta la centjaran jubileon de la KPĈ, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris klaran deklaron, “Ia ajn intenco apartigi la KPĈ disde la ĉina popolo kaj provoki antagonismon inter ili nepre estos vana. La pli ol 95 milionoj da membroj de la KPĈ ne permesas tion kaj ankaŭ la 1 400 milionoj da ĉinoj ne aprobos.”

De post sia naskiĝo, la KPĈ ĵuris, ke en iu ajn momento ĝi metas la interesojn de la popolo super ĉio kaj ĝi havas neniun specialan profiton por si mem. En 1946 usonaj ĵurnalistoj Theodore Harold White kaj Annalee Jacoby montris en la libro The Good Earth, “La membroj de KPĈ ne havis ian ajn magion, sed ili nur sciis la deziron de la popolo serĉi ŝanĝiĝon kaj aprobis tiun ŝanĝiĝon.”

En la pasintaj cent jaroj, la partio ĉiam emfazis kontentigi dezirojn de la popolo por pli bona vivo kaj doni feliĉon al la popolo. Greka eksministro pri eksterlandaj aferoj Georgios Katrougalos diris, ke la KPĈ ĉiam staras ĉe la ĉina popolo kaj donas helpon al ĉiuj individoj por serĉi pli belan kaj harmonian estontecon. La monde fama firmao pri publikaj rilatoj Edelman publikigis raporton pri fido en 2020, kiu montris, ke la fido de la ĉinaj loĝantoj al ilia registaro atingis 95%. Per tio la ĉina registaro okupis la unuan lokon en la mondo. Tio pruvis absurdecon de la intencoj semi malkonkordon en rilatojn inter KPĈ kaj ĝia popolo.

La KPĈ ĉiam prenas la aspiron de la popolo al pli bela vivo kiel celon de sia sia strebado kaj klopodas generacion post generacio por atingi la celon. Samtempe ĝi firme konvinkiĝis, ke la popolo estas la kreinto de historio kaj ankaŭ vera heroo.

Dum la periodo de ĉina revolucio, la vojo de "popola milito" kondukis al la venko de la milito de rezisto kontraŭ la japana agresado kaj la liberiga milito. Dum socialisma konstruado, reformo kaj malfermo, kaj la klopodo por atingo de la unua centjara celo en la nova epoko, la iniciatemo de la ĉina popolo ankaŭ estis plene eksciita.

Granda nombro da gravaj sciencaj kaj teknologiaj atingoj estis faritaj en la homekipita spaciala misio, luna esplorado, kvantuma komunikado, superkomputilo, ktp. Granda strategia atingo estis akirita en la batalo kontraŭ la novkronvirusa epidemio. La problemo de absoluta malriĉeco estis solvita. Ĉio ĉi devas esti atribuita al la gvidado de la KPĈ kaj la 1 400 milionoj da ĉinoj, kiuj kredis je la KPĈ kaj tiel formis grandan batalforton kaj kreivon. Ordinara ĉino liberiĝinta de malriĉeco diris: "Ni certe havos belan estontecon, se ni ne atendos nek hezitos, sed daŭrigos la spiriton ‘permesu al mi’.”

Dividu