Ĉinio kaj Eŭropo devas firme kapti direkton de siaj rilatoj per maksimuma komuna divizoro

Yu Publikigita: 2021-07-06 20:39:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde okazigis virtualan pintkunvenon kun franca prezidento Emmanuel Macron kaj germana ĉefministro Angela Merkel en Pekino, vokante Ĉinion kaj Eŭropon grandigi konsenton kaj kunlaboron de la du flankoj por ludi gravan rolon en konvena respondo al tutmondaj defioj. Tio estis la dua virtuala kunveno de la trilandaj gvidantoj en tri monatoj kaj montris la gravecon donitan de Ĉinio kaj Eŭropo al plifortigo de dialogo kaj kunlaboro.

“Ĉinio kaj Eŭropo faris kunlaboron surbaze de la principoj de reciproka respekto kaj serĉado de komuna punkto dum flankenmeto de diferencoj, kaj la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio estas la plej granda komuna divizoro.” La rimarkoj de Xi montris direkton por firme kapti direkton de disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭrpo. Li faris kvarpunktan proponon, inkluzive de tio, ke la du flankoj devas persisti en ĝusta reciproka kogno, grandigi kungajnan kunlaboron, subteni veran multflankismon kaj plu konstrui la rilatojn inter grandaj landoj kun ĝenerala stabileco kaj ekvilibra disvolviĝo, kio estas bazita sur valoraj spertoj en disvolvado de la duflankaj rilatoj kaj ankaŭ reflektas profundan pensadon de la du flankoj sub la situacio de granda ŝanĝiĝo nevidebla dum jarcento.

Politike, Ĉinio ĉiam subtenis la procezon de eŭropa integriĝo. Same, la politika sistemo kaj evoluiga vojo de Ĉinio devas esti respektataj kaj komprenataj de la eŭropa flanko. Dum la pasintaj 100 jaroj, la Komunista Partio de Ĉinio kunigis kaj gvidis la ĉinan popolon malfermi evoluigan vojon, kiu konformas al la ĉinaj naciaj kondiĉoj kaj estas vaste subtenata de la popolo. "Tio, kion Ĉinio esperas plej multe, estas disvolvi sin, sed ne anstataŭi aliajn." Tio estas klara interpreto de la evoluigaj vojo kaj celo de Ĉinio.

Perspektive al praktika kunlaboro, la ĉina flanko esprimis sian volon okazigi la 23an Pintkunvenon de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio kiel eble plej frue por sukcese okazigi la altnivelan dialogon en la kampoj de strategio, ekonomio kaj komerco, interpopolaj interŝanĝoj, cifereco kaj klimato.

Dividu