Politikaj partioj devas strebi por bonfarto de popolo kaj progreso de homaro

Pluveta Publikigita: 2021-07-07 20:30:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kiel grava forto por antaŭenpuŝi progreson de la homaro politikaj partioj devas iri en ĝusta direkto kaj preni sur sin historian respondecon por bonfarto de la popolo kaj progreso de la homaro. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto, tion diris dum parolado en la Pintkunveno de la KPĈ kaj Mondaj Politikaj Partioj per videligo marde en Pekino.

Politikaj partioj ludas gravan rolon en ŝtataj politikaj aferoj kaj ankaŭ estas grava forto por antaŭnpuŝi progreson de la homa civilizacio. En la nuna situacio kun la pandemio nevidebla dum jarcento kaj centjaraj ŝanĝiĝoj la homaro alfrontas multajn riskojn kaj defiojn. Pli kaj pli fortiĝas la aspiro de diverslandaj popoloj al bonfarto. Diverslandaj politikaj partio devas pli pozitive penadi por solvi la komunan problemon kaj montri sian respondecon. En tia situacio la pinkkunveno organizita de la KPĈ vekis grandan atenton de la tuta mondo.

Dum la pintkunveno ĝenerala sekretario Xi diskutis kun pli ol 500 gvidantoj kaj reprezentantoj de politikaj partioj el 160 landoj pri la temo “strebo por bonfarto de la popolo kaj respondeco de politikaj partioj”. Xi amplekse eksplikis la historian respondecon de politikaj partioj kaj prezentis iniciatojn de la KPĈ pri la temo de la pintkunveno.

Tiuj iniciatoj de la KPĈ montris profundan penson de la gvidantaro kaj la elegantan konduton pri strebo por la bonfarto de la popolo kaj progreso de la homaro, kaj ankaŭ montris direkton por aliaj politikaj partioj en surŝultrigo de historia respondeco.

Bone trakti ĉinajn aferojn, havigi al 1,4 miliardoj da ĉinoj pli belan vivon kaj akceli pacon kaj disvolviĝon de la homaro estas neŝancelebla celo de la KPĈ. Ĉe la nova kruĉiĝo la 100-jara partio solene kaj firme faris promeson al la ĉina popolo kaj al la mondo. La Komunista Partio de Ĉinio kreos pli belan estontecon kune kun alilandaj politikaj partioj kaj organizoj starante ĉe la ĝusta flanko kaj ĉe la flanko de homara progreso.

Dividu