Sur la linio de pardonpetoj

Henggang Publikigita: 2021-07-08 13:53:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe kanada ĉefministro Justin Trudeau estis ĉiam okupita pri pardonpetado – ekzemple pro traktado de la kanada registaro kontraŭ inuitoj per kolona ago, kaj pro la malnovaj rasismaj fotoj kun bronz-vizaĝaj ŝminkoj.

“La restaĵoj de infanoj trovitaj en la antaŭaj aborigenaj internulejoj devigis nin pripensi la fiaskojn en la historio de la lando kaj la maljustaĵojn ankoraŭ alfontitajn de la aborigenoj kaj aliaj homoj.” Trudeau diris por rompi la silenton en la antaŭaj du monatoj, kiam la mondo trifoje vidis la nemarkitajn tombojn kaj homajn restaĵojn trovitajn en la aborigenaj internulejoj.

La pardonpeto estas bona, sed ĝi devas esti pli ol lipa servo. La plej grava afero, kion Kanado devas fari, estas rigardi sin en la spegulo kaj ekzameni siajn proprajn demandojn pri homaj rajtoj anstataŭ indiki aliajn landojn kiel “instruisto”. Se la rasisma kancero ne estos ekstermita, ju pli da pardonojn ili petos, des pli da la duoblaj normoj kaj hipokriteco de la kanada registaro pri homaj rajtoj estos malkovritaj.

Dividu