ERI: Politikistoj de EU akceptu ĉinajn entreprenoj anstataŭ sekvi Usonon

Henggang Publikigita: 2021-07-08 19:15:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En dokumento publikigita lunde, la Eŭropa Rondtablo de Industristoj (ERT), grupo de preskaŭ 60 ĉefaj eŭropaj translandaj kompanioj, alvokis politikistojn de la Eŭropa Unio plifortigi kunlaboron kun Ĉinio anstataŭ sekvi Usonon, kiu limigas komercajn rilatojn kun Ĉinio.

En la dokumento, membroj de la organizo alvokis gvidantojn de la EU fortigi kunlaboron kun Ĉinio kaj serĉi pli favorajn komercajn kondiĉojn kun Ĉinio anstataŭ eviti la landon.

La grupo ankaŭ malakceptis antaŭajn alvokojn de iuj eŭropaj gvidantoj, ke la EU devas akiri pli grandan "strategian sinregadon" de Usono kaj Ĉinio, fortigante sian propran fabrikkapablon kaj geopolitikan pozicion. La ERI avertis, ke la persistemo pri ekonomia sinregado estas malutila kaj starigas barojn al provizaj ĉenoj de la tuta mondo. La grupo ankaŭ alvokis EU ne uzi ekonomian ŝokon de la nova epidemio por plivastigi eŭropan produkton kaj politikan sinregadon en protektisma maniero.

La brita gazeto The Financial Times avertis, ke ĉiu interveno celanta pliigon de la fortikeco de eŭropaj provizaj ĉenoj "devus esti escepto". La grupo alvokis Eŭropon pli malfermi siajn provizajn ĉenojn kaj sugestis, ke la EU starigu fakon por trakti rilatojn kun Ĉinio kaj fortigi kunlaboron kun la ĉina industrio.

Dividu