Usono povas timigi neniun plu per unuflankaj sankcioj

Yu Publikigita: 2021-07-09 14:37:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La usona Blanka Domo merkrede anoncis daŭrigon de Nacia Krizstato Rilata al Honkongo kaj pluvalidigon de sakcioj koncernaj al Honkongo. Tio montris, ke la nuna usona registaro ankoraŭ glitas plu sur la antaŭa malĝusta politika vojo, provante plu interveni en honkongajn aferojn kaj la internajn aferojn de Ĉinio. La usona movo estas grava malobservo de internacia leĝo kaj la bazaj normoj regantaj internaciajn rilatojn kaj hegemonia ago. Ĉinio esprimas sian indignon kaj kondamnon.

La usona flanko asertis, ke la ĉefa kialo de ĉi tiu decido estas, ke la rilataj rimedoj prenitaj de Ĉinio daŭre "minacas" la nacian sekurecon, eksteran politikon kaj ekonomiajn interesojn de Usono. Tio tute estas preni la blankan por la nigra. Honkongo estas loka administracia regiono de Ĉinio. La ĝenerala administrado de la centra registaro super Honkongo estas pure interna afero de Ĉinio. Ĉu tio rilatas al Usono? Kio estas la minaco al la sekureco de Usono? Laŭ la Blanka Libro pri Usonaj Entreprenoj en Ĉinio ĵus publikigita de la Usona Ĉambro de Komerco en Ĉinio, du trionoj de usonaj entreprenoj diris, ke ili planis pliigi investon en Ĉinio. Ĉu usonaj entreprenoj investos en lando, kiu "minacas" ilian landon?

En la pasinta jaro, la centra registaro de Ĉinio promulgis la Leĝon pri Nacia Sekureco en Honkongo kaj plibonigis la voĉdonan sistemon en Honkongo, kio efike protektis la nacian sekurecon, restarigis socian stabilecon en Honkongo kaj garatiis la rajtojn de honkongaj civitanoj. Nun estas nova atmosfero en Hongkongo.

Antaŭ unu jaro, kiam la usona flanko trudis sankciojn al Honkongo, ĝi asertis, ke fremda kapitalo grandskale forlasos Honkongon. Sed la fakto estas, ke danke al la efektivigo de la Leĝo pri Nacia Sekureco en Honkongo, la honkonga kapablo en altiro de fremda investo plifortiĝis dum la pasinta jaro. Laŭ donitaĵoj, la enfluo de fremda investo en Honkongon pasintjare kalkuliĝis al 50 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj la sumo de la komenca publika ofertado de akcioj borse tabeligitaj en Honkongo okupis la duan lokon en la mondo. En la unua trimestro de ĉi tiu jaro, la malneta regiona produkto de Honkongo kreskis je 7,9% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. La Internacia Mona Funduso ĵus publikigis raporton, denove rekonante la statuson de Hongongo kiel internacia financa centro.

Dividu