Fermu vian buŝon, tiel nomata “instruisto pri homaj rajtoj”

Yu Publikigita: 2021-07-10 18:05:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 47a sesio de la Homrajta Konsilio de la UN ĵaŭde ekzamenis raporton pri homaj rajtoj de Aŭsralio. Reprezentantoj de Ĉinio, Rusio, Sirio kaj la Agentejo pri Rifuĝintoj de la UN esprimis zorgon pri atencoj al homaj rajtoj en Aŭstralio. Tio ankaŭ klarigas al la ekstera mondo, ke la registro pri homaj rajtoj de Aŭstralio, kiu ĉiam pretendis esti instruisto pri "homaj rajtoj", fakte estas dika libro skribita per sango.

Ni unue rigardu la staton de la homaj rajtoj en Aŭstralio. Dum centoj da jaroj en Aŭstralio daŭris persekutado de aborigenoj. Laŭ konservativaj taksoj, kiam la britoj atingis Aŭstralion en 1788 por la unua fojo, estis ĉirkaŭ miliono da praloĝantoj tie. Sed komence de la 20a jarcento, la aborĝena populacio estis reduktita al malpli ol 20 000. Nun, aborigenoj konsistigas nur 3,3% de la loĝantaro de Aŭstralio, sed ili okupas 28% de la prizonigitoj en Aŭstralio, fariĝante etnogrupo kun plej multaj malliberuloj en la mondo. Tamen, kiam la Homrajta Konsilio de la UN kondamnis Aŭstralion pro malbonaj registroj pri homaj rajtoj, aŭstraliaj oficialuloj kaj amaskomunikiloj turnis surdan orelon al tio.

Iuj politikistoj en Aŭstralio estis indiferentaj al homaj rajtoj de civitanoj de sia lando kaj faris gravajn krimojn pri homaj rajtoj kontraŭ alilandaj homoj. En la lasta novembro, amaskomunikiloj raportis la skandalon de aŭstraliaj trupoj en Afganio pri mortigo de civiluloj. Laŭ enketraporto publikigita de la aŭstralia Ministerio pri Defendo, aŭstraliaj soldatoj mortigis 39 afganajn civilulojn por "trejniĝo". Teruraj detaloj de la mortigo estis forte kondamnitaj de la internacia komunumo.

La fakto diras al ni, ke la tiel nomata "instruisto pri homaj rajtoj" estas nur atencanto de homaj rajtoj. Iuj politikistoj en Aŭstralio ignoras la makulojn de sia lando kaj disvastigas famojn pri la situacio de homaj rajtoj en aliaj landoj, kio estas nenio alia ol intenco deturni la atenton de la internacia komunumo al ĝiaj propraj problemoj de homaj rajtoj kaj serĉi politikajn interesojn. Ili devas rigardi sin en spegulo, pensi kiel pagi "sangan ŝuldon de homaj rajtoj" enlande kaj eksterlande, kaj ĉesi interveni en la internajn aferojn de aliaj landoj sub la ŝildo de homaj rajtoj. Fermu vian buŝon, la tiel nomata "instruisto pri homaj rajtoj"!

Dividu