Kion donis la 20-jara milito al Afganio?

Lucia Publikigita: 2021-07-12 15:16:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La jaro 2021 markas la 20an datrevenon de la evento "9·11", kiu ŝokis la mondon, kaj la 20an datrevenon de la milito en Afganio lanĉita de Usono. La milito en Afganio estas la plej longa milito en la historio de Usono, kiu igis Usonon pagi pezajn materialajn kostojn kaj viktimojn, kaj fine devigis Usonon komenci retiri siajn trupojn el Afganio. La 14an de aprilo 2021, la registaro de Biden en Usono anoncis, ke ĝi retiros ĉiujn usonajn trupojn en Afganio antaŭ la 11a de septembro. Do pensu, en la pasintaj 20 jaroj, kion la milito donis al Afganio?

Post la evento "9·11", Usono rapide lanĉis la militon en Afganio, kaj faligis la talibanan reĝimon kaj forpelis Alkaidon. En la sekvaj 20 jaroj Usono daŭrigis sian militon kontraŭ terorismo en Afganio.

Tamen, 20 jarojn poste, Afganio ankoraŭ estas konflikta kaj turbula lando. Strategia celo de Usono en lanĉo de la milito en Afganio estas fari Afganion ne plu bredejo por terorismo, sed la celo ne estis atingita.

Ĉar kvankam la talibano estis renversita kiel reĝimo, ĝi estis reorganizita ekde 2003. Ĝis nun ĝi evoluis al politika kaj milita organizo oponanta Usonon kaj registaron, kun pli ol 80 000 batalemaj membroj.

Laŭ la ĉiujara Globa Pac-Indekso publikigita en junio 2019, Afganio fariĝis la plej nesekura lando anstataŭ Sirio en la mondo. Evidente, en la pasintaj 20 jaroj, la konfliktoj alportis gravan humanitaran katastrofon al Afganio. Ĝis 2019, pli ol 40 000 civiluloj estis mortigitaj, pli ol 60 000 civiluloj estis vunditaj kaj ĉirkaŭ 11 milionoj da homoj fariĝis rifuĝintoj.

Afganio ankoraŭ estas efektive dividita lando. Usono kaj la afgana registaro subtenata de Usono, ne povas efike regi la tutan teritorion.

Afganio ankaŭ estas unu el la malplej evoluintaj landoj en la mondo. La industriaj kaj agrikulturaj fundamentoj estas malfortaj, manĝaĵo ne povas esti memprovizita, la ekonomio forte dependas de eksterlanda helpo, financo ne povas memfidi, kaj homoj vivas en malfacilaĵoj. En la financa jaro 2019-2020, la malneta enlanda produkto de Afganio estis proksimume 18,89 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj ĝia pokapa malneta enlanda produkto estis nur 586,6 dolaroj.

Usono devas profunde pripensi siajn malĝustajn politikojn en Afganio. Unuflanke Usono samtempe efektivigis la "kontraŭterorisman" militon kaj la tiel nomatan demokratian transformon en du landoj. Se oni diras, ke Usono gajnis la simpation de la internacia komunumo pro sia milito en Afganio, sed ĝia milito en Irako estis tute unuflanka agado nerajtigita de UN.

Due, en la pasintaj 20 jaroj, la usona militistaro en Afganio ofte mortigis senkulpajn civilulojn kaj ignoris lokajn religiajn kulturon kaj kutimojn, kio vekis kontraŭusonan senton ĉe la afgana popolo kaj instigis pli da homoj aliĝi al la teamo kontraŭ Usono kaj la registaro.

Trie, la tiel nomata okcidentstila demokratio ne konvenas al la naciaj kondiĉoj de Afganio. En Afganio kiel islama lando, multaj homoj kredas je islamo, kaj estas malfacile por ili, precipe la meza kaj malalta klasoj, akcepti okcidentajn demokratiajn valorojn.

Ni bedaŭras, ke la 20-jara milito faris Afganion turbula, dividita kaj malriĉa.

Dividu