Rasismo estas origina peko de usona nacia konstruo

Yu Publikigita: 2021-07-12 15:41:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En 2020, la novkronvirusa malsano kaj la morto de George Floyd plu disŝiris aliveston de la tiel nomataj "egaleco kaj libereco" kaj "fandforno de etnaj grupoj" zorge teksitan de Usono en la epoko post la malvarma milito. Laŭ donitaĵoj de la usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj, la mortokvanto de usonaj negroj kaj hispandevenaj usonanoj pro la novkronvirusa malsano estis trioble pli granda ol tiu de blankuloj. Pli ol duonan jarcenton post kiam la movado de civitanaj rajtoj eksplodis en la 1960-aj jaroj, la movado "ankaŭ la vivo de negroj valoras" denove akuzis Usonon pri sistema rasa subpremado kontraŭ negroj kaj homoj de kolora raso kaj etnaj minoritatoj. Kvankam usonaj politikistoj prenis konsolajn rimedojn por stabiligi la situacion, rasa diskriminacio, kiel profunde radikiĝinta struktura problemo en Usono, ne povas esti efike malhelpita.

La kialo de rasa diskriminacio en Usono enradikiĝis en la usona sistemo. La baza kadro de la ŝtata konstruado de Usono, potenco de kolonia politiko leviĝinta en la moderna mondo, estas en konfrontiĝo kun la disvolviĝo de diversaj nacioj kaj la postulo de kultura diverseco en la epoko de tutmondiĝo.

Oni povas antaŭvidi, ke rasismo ekzistos dum longa tempo kun granda influo en usona politiko. Kvankam usonanoj kun "politika ĝusteco" uzos ĉiajn belajn retoraĵojn por prezenti falsan bildon de paco kaj prospero, "rasismo" kiel la origina peko restas la bazo de Usono.

Dividu