La libereco de gazetaro en Honkongo ne bezonas predikanto-moŝtulojn kaj hipokritulojn

Xiong Linping Publikigita: 2021-07-12 17:05:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 10an de julio en la retejo de la usona Ŝtata Departemento afiŝiĝis deklaro sub la nomo de la “Ligo por Libereco de Gazetaro”. Ĝi esprimis zorgon pri la ĉesigo de Apple Daily, atakante, ke la honkonga registaro “subpremas la liberecon de parolo”. Tiu tielnomata deklaro estas plena je ŝablonaj vortoj, kaj la subskribintoj estas tiuj el Usono kaj iuj landoj de la Okcidento.

Usono kaj iuj malmultaj okcidentaj landoj intencis doni al Ĉinio premon per tiu komuna subskribo, sed ili ne reprezentas la internacian socion. Nur 21 landoj, la nombro ne atingas duonon de la totala nombro de la Ligo por Libereco de Gazetaro, por ne paroli pri la tuta membraro de la Unuiĝintaj Nacioj. Per kio ili determinas “liberecon de gazetaro”? Ĉu per tio ke ili estas predikanto-moŝtuloj?

Tiu politika manovro de Usono kaj iuj okcidentaj landoj ne povas trompi la internacian komunumon.

La problemo de Apple Daily havas neniajn rilatojn kun la libereco de gazetaro, sed kuŝas en tio, ke ĝi malobservis la leĝon pri nacia sekureco en Honkongo. Tiu ĉi ĵurnalo, sub la vesto de gazetaro, faris kontraŭleĝajn aferojn. Tion neniu leĝa socio povas toleri. Ĉu Usono povus toleri tian malobservadon? Ĉu Britio?

Pri la libereco de gazetaro Usono kaj iuj okcidentaj landoj diras tiel, sed faras en alimaniero. Do tipaj hipokrituloj ili estas!

La situacio de Honkongo jam estas en ordo, kaj ĝi ne bezonas elkatedrajn predikanto-moŝtulojn kaj hipokritulojn. Usono kaj tiuj malmultaj okcidentaj landoj do koncentru la atenton sur sian liberecon de gazetaro!

Dividu