Usono estas “la unua en la mondo” en luktado kontraŭ la pandemio? Ĉu ne mokinda?

Xiong Linping Publikigita: 2021-07-13 20:37:52
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Pli ol 33,88 milionoj da homoj estis konfirmitaj infektiĝintaj je la nova koronviruso kaj pli ol 607 mil homoj mortis de la malsano - tio estis la donitaĵoj pri la pandemio en la 12a de julio prezentitaj en Usono. Sed, en la lasta nomlisto de tutmonda luktado kontraŭ la pandemio, publikigita de la novaĵagentejo Bloomberg, Usono tamen estis lokita “la unua en la mondo”, dum Ĉinio kaj aliaj landoj, kiujn la internacia komunumo rekonis relative bonaj en la kontrolado de la pandemio, ne estis en la listo.

Kiel la lando, kiu la unua fiaskis kontraŭpandemie, en la daŭro de palpebrumo fariĝis “la unua en la mondo”? La bizara nomlisto de Bloomberg estas neimageble stranga kaj neeldireble mokinda! El tio oni vidas, ke Bloomberg estas nenio alia, ol politika ilo por iuj landoj, kaj ĝia abomeninda aranĝo estas ne malfalsa farso.

Evidente, por ke Usono ricevu la unuan lokon, Bloomberg intencis paligis la plej ĉefajn konfirmitajn kazojn kaj la nombron de mortintoj, sed traktis la plenumadon de blokado kaj la administradon de kvaranteno ĉe eniro kaj eliro trans landon kiel negativajn faktorojn. Tio frape ne konformas al la faktoj, nek respektante la sciencon, nek la vivon. La nomlisto do havas nenian sciencan valoron.

Tiu politika farso estas ege danĝera por Usono. Oni ne forgesu, ke komence de la pandemio Usono jam falis peze pro ĝia neglekto al la scienco. Ĉu Usono ankoraŭ volus refoje sekvi la antaŭan okazon? Tiuj usonaj politikistoj kaj amaskomunikiloj, kiuj lulas sin en belaj sonĝoj pri “la unua en la mondo”, estu pli frue elvekiĝi. Alie, “la unua en la mondo” kreos novan honton por Usono.

Dividu