Ĉina ekstera komerco ricevis la plej bonan noton

Xiong Linping Publikigita: 2021-07-14 20:34:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 13an de julio la Ĉina Ĝenerala Administracio de Dogano publikigis la plej novajn donitaĵojn. Laŭ ili la totala valoro de la importo kaj eksporto de la ĉina varkomerco en la unua duonjaro de 2021 kreskis je 27,1% pli ol en la sama periodo de 2020 kaj estis 18,07 duilionoj da juanoj. Kaj kompare kun tiu en la sama tempo de la jaro 2019 ĝi kreskis je 22,8%.

Tiu bona noto por la ĉina ekstera komerco en 2021 reale reflektas la fruktojn akiritajn en la ĉina batalado kontraŭ la pandemio kaj en la evoluo de la ĉina ekonomio kaj socio. Tiu noto metas stabilan fundamenton por la ĉina ekstera komerco en la tuta jaro.

La rezulto de la ĉina ekstera komerco en la unua duonjaro de 2021 devenas de pluraj faktoroj. La bona ĉina ekonomio donis fortan subtenon al la ĉi-jaran ekstera komerco. La novaĵagentejo Reuters komentis, ke pro tio ke Ĉinio bridis la pandemion pli frue ol aliaj komercaj partneroj, jam en la antaŭaj monatoj de 2020 Ĉinio liberiĝis de la pandemio kaj “realigis stabilan ekonomian reprosperiĝon”. La granda kapablo de Ĉinio kontroli la pandemion estis plene elpruvita, kaj tiu kapablo garantiis la kreskon de la ĉina ekstera komerco.

Lastatempe pluraj internaciaj organizaĵoj reguligis supren la antaŭvidon pri la tutmonda kreskado. En la unua duonjaro la eksporto de Ĉinio al Usono, la Eŭropa Unio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj kreskis respektive je 31,7%, 25,5% kaj 27,8%, dum al Latinameriko kaj Afriko, je 47% kaj 27,7%. La pozicio de Ĉinio en la produktoĉeno kaj provizoĉeno de la tuta mondo estas ĉiam pli grava.

La reprosperiĝo de la ĉina ekstera komerco profitigas ne nur Ĉinion, sed ankaŭ la mondon. Kaj la ĉina ekstera komerco daŭre ludos esencan rolon en la tutmonda luktado kontraŭ la pandemio.

Dividu