Enbankigo de ĉinaj vakcinoj plifortigos la batalon kontraŭ la pandemio

Xiong Linping Publikigita: 2021-07-15 20:13:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la Tutgloba Alianco por Vakcinoj kaj Imunigo (angle: GAVI) proklamis, ke ĝi jam subskribis mend-interkonsenton respektive kun la ĉinaj grupo SINOPHARM kaj kompanio SINOVAC. Tio signifas, ke la vakcinoj de SINOPHARM kaj SINOVAC estas oficiale akceptitaj en la vakcina banko de la projekto “Covid-19 vaccines Global Access Facility (COVAX)”, kaj ekde julio povos esti liveritaj al COVAX, por esti uzataj kontraŭ la pandemio en evoluantaj landoj.

Tio estas la aŭtoritata agnosko de alia internacia organizaĵo pri ĉinaj vakcinoj post du monatoj, kiam la Monda Organizo pri Sano enmetis tiujn du specojn de vakcinoj en la liston de urĝa uzo. Tio ankaŭ estas promeso de Ĉinio preni vakcinojn kiel tutgloban publikan produkton.

Fakte, la sekureco kaj efikeco de la vakcinoj de SINOPHARM kaj SINOVAC jam estis elpruvitaj. Pli ol 100 landoj aprobis uzi ĉinajn vakcinojn, gvidantoj de pli ol 30 landoj injektiĝis per ĉinaj vakcinoj, kaj ĉio ĉi tio jam sufiĉe pruvis la fortecon de ĉinaj vakcinoj.

Ĉi-foje la Tutgloba Alianco por Vakcinoj kaj Imunigo subskribis mend-interkonsenton kun ĉinaj kompanioj en tia okazo, ke la tuta mondo, precipe evoluantaj landoj urĝe bezonis vakcinojn. La interkonsento igos COVAX kaj aliajn partiojn povi tuj ricevi vakcinojn. Ĝis la unua duonjaro de 2022 ĉirkaŭ 550 milionoj da dozoj de ĉinaj vakcinoj estos aĉetitaj. Kaj krome, ankoraŭ multaj ĉinaj entreprenoj de vakcino esprimis sian volon aliĝi al COVAX, kio sugestas, ke estos pli multe da ĉinaj vakcinoj kiuj estos ĵetitaj en la tutmondan luktadon kontraŭ la pandemio.

“Klopodi por lasi vakcinojn fariĝi publika produkto, kiu povos esti uzebla kaj ĝuebla por diversaj popoloj” - tio estas promeso de Ĉinio al la mondo, kaj por la promeso Ĉinio faris konstantan kaj senlacan penadon.

Dividu