Ĉesigu subfoson de internacia kunlaboro pri originspura esploro

Publikigita: 2021-07-16 13:27:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ignorante la rezultojn de la scienca esploro de la specialista grupo de la MOS, la usona registaro plurfoje uzis nepublikajn "spionajn raportojn" por fabriki famon "tralikiĝo el laboratorio". En la 26a de majo, usona prezidento Joe Biden ordonis la usonajn sekretajn servojn komenci “duoblan enketon" kaj liveri raporton pri spurado de la kronvirusa origino ene de 90 tagoj.

44 landoj ĵaŭde prezentis komunan leteron al ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS) Tedros Adhanom Ghereyesus, kvar landoj verkis apartajn leterojn, pri spurado de la kronvirusa origino. Ili bonvenigis la komunan studon pri la originspurado fare de la MOS kaj Ĉinio, emfazante, ke spurado de virusa origino estas scienca tasko, kaj ke ili oponas politikigon de la demando.

Dividu