Monstra mensogo elpensita de la Okcidento estas dementita per homrajtaj fruktoj de Xinjiang

Xiong Linping Publikigita: 2021-07-16 16:18:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 14an de julio la ĉina registaro publikigis la blankan libron “Garantioj por egalaj rajtoj de ĉiuj etnoj en Xinjiang”, kiu, kun detalaj materialoj kaj abundaj donitaĵoj, amplekse kaj dimencie rivelas la rajtojn civitan, politikan, ekonomian, kulturan, religian kaj aliajn, ĝuatajn de la popolamasoj el diversaj etnoj en Xinjiang. El tio videblas, ke danke al la homrajta koncepto de la ĉinaj reganta partio kaj registaro, nome “kun popolo kiel centro”, la afero de homaj rajtoj en Xinjiang atingis grandan progreson, kaj tio refoje dementis la monstran mensogon elpensitan de la okcidentaj fortoj kontraŭantaj Ĉinion.

El la vidpunkto de diverslandaj spertoj, se mankas evoluo, homaj rajtoj estas nur babilo pri milito sur papero; la rajto je evoluigo estas necesa kondiĉo realigi ĉiujn homajn rajtojn. Laŭ la donitaĵoj de la blanka libro, de 1978 ĝis 2020 la pokapa disponebla enspezo de loĝantoj en urbaro kaj komparo de Xinjiang kreskis respektive je 108,2-oble kaj 116,9-oble. En la fino de la jaro 2020 ĉiuj kamparaj malriĉuloj, kiuj nombriĝis je 2,73 milionoj laŭ la tiama normo, liberiĝis de malriĉeco, kaj pro tio la absoluta malriĉeco radikale solviĝis en Xinjiang.

En la lastaj 40 jaroj la loĝantaro de la ujguroj en Xinjiang kreskis de 5,5 milionoj al 12,8 milionoj, kaj la averaĝa vivodaŭro altiĝis de 30 jaroj ĝis 72 jaroj. Ĉi tiuj faktoj jam bone donis grandan baton al la tielnomata “genocido” elpensita de la okcidentaj fortoj kontraŭantaj Ĉinion.

Nuntempe Xinjiang restas en la plej prospera periodo de la historio. Tra tiu ĉi fenestro de Xinjiang la mondo povas vidi, kiel Ĉinio konstante garantias kaj akcelas la homajn rajtojn en sia aktuala agado por “egaleco de etnoj”.

Dividu