En malbonaj rilatoj kun Ĉinio suferos la aŭstralia turismo

Xiong Linping Publikigita: 2021-07-16 17:52:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 12an de julio la Aŭstralia Brodkasta Korporacio (angle: ABC), citante el parolo de turisma fakulo, avertis ke, nur se Aŭstralio plibonigos diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, ĉinaj turistoj ne povos esti entuziasmaj iri al Aŭstralio por turismado same kiel antaŭ la eksplodo de la pandemio.

ABC menciis, ke kun la daŭra streĉiĝo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj Ĉinio metis sian proponon pri turismado, avertante ke ĝiaj civitanoj ne iru al Aŭstralio. Enketa raporto de la aŭstralia turisma servo en majo montris, ke la procentoj de la ĉinaj enketitoj, kiuj opiniis ke “Aŭstralio estas sekura loko por turismado”, falis de 57% en aprilo al 48% en majo.

Sam Huang, profesoro de la universitato Edith Cowan diris: “Rilatoj inter landoj ludos gravan rolon en venonta internacia turismo. La deklaro de la ĉina registaro eble influos vojaĝan elekton por parto de la ĉinaj turistoj.” Li indikis, ke se Aŭstralio volas solvi la demandon, ĝi devos pene retrovi rilatojn kun Ĉinio, alie suferos ĝia turismo kaj ties profesiuloj.

Dividu