Sankcio de Usono kontraŭ Honkongo estas absurda

Xiong Linping Publikigita: 2021-07-17 16:15:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 16an de julio laŭ la loka tempo Usono elmetis "komercan averton" rilate al Honkongo, senkaŭze makulante la honkongan komercan medion kaj farante sankcion kontraŭ funkciuloj de la ĉina centra registaro rezidantaj en Honkongo. Fronte al la jam stabiliĝinta situacio, Usono denove elpaŝis por fari senbazan atakon, kaj tio serioze malobservas la internacian juron kaj la bazan principon de internaciaj rilatoj. Analizistoj rimarkigis, ke tiu absurda ago estas kontraŭa al tio, kion Usono deziris. Ĝi pli akrigos la koleron kaj malestimon de la ĉina popolo al Usono, kaj fine en tio usonaj interesoj mem ankaŭ estos damaĝataj.

Sankcio estas kutima rimedo de Usono por ĝia praktiko de hegemonio, sed ĝi timas neniun. Jam en julio de la pasinta jaro Usono subskribis la tiel nomatan "akton pri aŭtonomeco de Honkongo", malice kalumniante la leĝon pri nacia sekureco en Honkongo kaj minacante sankcion kontraŭ Ĉinio. Kaj poste Usono plenumis serion da sankcioj, sed ili incitis neniajn ondojn.

Same kiel antaŭe, ĉi-foje la usonaj sankcioj estos destinitaj por nenio. Ili montriĝas nur ke Usono havis neniajn rimedojn pri la problemo de Honkongo, kaj tio sentigas al la mondo absurdaĵon.

La celo de la tiel nomata “komerca averto”estas timigi usonajn entreprenojn en Honkongo, ŝanceligi la ekonomian pozicion de Honkongo, malordigi la komercan medion honkongan kaj, konsekvence, reteni la evoluon de Ĉinio. Sed, same, ĉio tio ankaŭ pruviĝis vana.

La mondo vidis klare, ke tiuj usonaj politikistoj, kiuj foje kaj foje pretendis ke ili staras kune kun honkongaj civitanoj, fakte en sia menso volas detrui la prosperon kaj stabilecon de Honkongo, atenci la nacian sekurecon de Ĉinio kaj malhelpi la disvolvadon de Ĉinio. Sub la ŝirmo de la leĝo pri nacia sekureco en Honkongo, hodiaŭ Honkongo restas sub la serena ĉielo kaj en la pompa prospero. Ĉinio absolute ne permesas al eksteraj fortoj damaĝi la nunan bonan situacion de Honkongo. Kontraŭ kiaj ajn arbitraj agoj de Usono la ĉina popolo 1,4-miliarda nepre donos senkompromisajn batojn.


Dividu