“Ĉina solvo” fortigis fidon de Azi-Pacifiko pri batado kontraŭ epidemio kaj reprosperigo de ekonomio

Ĝoja Publikigita: 2021-07-17 16:53:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis neformalan kunvenon de gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) en Pekino per videoligo vendrede vespere, laŭ invito. Li prezentis kvar gravajn porpledojn por kontraŭepidemia kunlaboro kaj ekonomia reprosperigo, kio fortigis la fidon de la azi-pacifikaj landoj venki komunan defion kaj gajnis pozitivan takson kaj vastan reagon de diversaj flankoj. Ronnie Lins, direktoro de brazila esplorcentro pri ĉinaj demandoj kaj ekonomikisto, opiniis, ke la parolado de prezidanto Xi donis praktikeblan solvon al la internacia komunumo por kunlaboro bati la pandemion kaj akceli ekonomian reprosperiĝon, kaj tial havas gravan signifon.

En la kunveno Xi reasertis la ĉinan starpunkton kaj metodon por subteni la internacian komunumon kontraŭ la epidemio, ekzemple, en la estontaj 3 jaroj Ĉinio donos internacian helpon de 3 miliardoj da usonaj dolaroj al evoluantaj landoj kaj subtenas imunecon je intelekta proprieto de kronvirusa vakcino. Ĉi tiuj praktikaj agoj forte donos favorojn al azi-pazifikaj landoj kaj vastaj evoluantaj landoj, kaj montras la ĉinan firman decidemon, mane-en-mane kunlabori kun la regionaj partneroj por venki malfacilojn. Tio donis novan recepton al la mondo por batali kontraŭ la epidemio.

Ĉu la azi-pacifika regiono, la grava motoro de monda ekonomia kresko, povas frue sin liberigi el ombro de la epidemio kaj revenos al la ĝusta vojo de kresko, kio ne nur rilatas al disvolvaj interesoj de la regiono sed ankaŭ grave influos tendencon de la monda ekonomio. Starante sur la alteco kondukanta ekonomian reprosperigon Xi elmetis la gravajn porpledojn jene:

·Profundigi regionan ekonomian integrigon;

·Persisti en inkluziva kaj daŭripova disvolviĝo;

·Kaj kapti oportunojn de scienc-teknika novigo.

Ili ne nur kongruas al Putrajaya-Aspiro de APEK en 2040, atingita lastjare, sed ankaŭ enkorpigas la ĉinan ĉiaman subtenon al regiona ekonomia integrigo kaj ekonomia tutmondiĝo, kaj donis novan penson al la monda ekonomia reprosperiĝo.

Nun Ĉinio sin dediĉas al verda keskado kaj difinis la "vojlinion", atingi pinton de la emisio de karbona dioksido antaŭ 2030 kaj karbonan neŭtrecon antaŭ 2060. Samtempe Ĉinio havas abundajn spertojn pri diĝita infrastruktura konstruado kaj diĝita ekonomia konstruado, volas dividi kunlaborajn oportunojn kun diversaj landoj. Huang Weixiong, direktoro de Instituto de Komerca Edukado en Nov-Zelando, esprimis la fidon, ke kiel la monda dua granda ekonomio Ĉinio ludos gvidan rolon en realigo de inkluziva kaj daŭripova disvolviĝo de la azi-pacifika regiono kaj de la mondo.

Faktoj jam pruvis kaj pruvos plu, ke Ĉinio estas ne nur plej fidinda ĉefkolono de la azi-pacifika regiono en batalo kontraŭ la epidemio, sed ankaŭ la plej fidinda partnero de la regiono en ekonomia reprosperiĝo kaj komuna disvolvado.


Dividu