Iuj okcidentaj mediatoj uzas popolopinion por etendi “kaptilon”

Yu Publikigita: 2021-07-19 20:57:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Fama usona novaĵ-agentejo Bloomberg kaj la opinisonda institucio Pew Research Cente lastatempe sinsekve publikigis rezultojn de opinisondo. La usona rezulto asertis, ke “Usono estas la plej elstara lando de la mondo en batalo kontraŭ la novkronvirusa epidemio”, kaj la lasta montris, ke la internacia figuro de Ĉinio ankoraŭ estas negativa, dum tiu de Usono reboniĝis. Kompreneble, la du rezultoj de opinisondo estigis mokojn de la monda publiko.

Bloomberg kiel la plej granda kompanio pri financa informo en la mondo, ofte pretendis, ke ĝia raportado estas "justa kaj senpartia", dum Pew ĝuas reputacion kiel “sendependa institucio". Tamen, la rezultoj de opinisondo frakasis iliajn ŝildojn. Tio konsciigis la mondon, ke oni devas sin gardi kontraŭ la okcidenta “kaptilo de opinisondo".

Ankaŭ Pew trompas sin. Ekzemple, en sia ĵus publikigita rezulto de enketo pri la internacia figuro de Ĉinio, ĝi nur elektis 17 evoluintajn ekonomiojn kaj konkludis, ke "la granda plimulto de homoj opinias, ke la figuro de Ĉinio ankoraŭ estas negativa". Homoj volas demandi: Kial Pew ne petis opiniojn de la aziaj, afrikaj kaj latinamerikaj landoj? Ĉu tiuj 17 landoj kaj regionoj povas reprezenti la internacian komunumon?

Oni povas vidi, ke kvankam Bloomberg kaj Pew estas vestitaj kiel profesiaj kaj sendependaj mediato kaj institucio, ili efektive estas parto de la publikopinia milito lanĉita de Usono. Ili estas plenaj de artifikoj por konservi la tiel nomatan usonan ordon.

Kio estas la usona ordo? Tio estas kio Usono diris al la mondo,"ne faru tion, kion mi faras, sed faru tion, kion mi petas vin fari." Gu Pingshan, fondinto de la Usona Kompanio de Internacia Strategia Alianco, komentis, ke "internacia ordo" ne estas la sola en Usono. Sed, iuj amaskomunikiloj kaj institucioj en Usono ankoraŭ lulas sin en la revo konservi tian “ordon". Kiel ĉiuj scias, ju pli ili etendas "kaptilon de opinisondo", des pli ili kreos ŝercojn al la mondo kaj frakasos siajn ŝildojn.

Dividu