Usono devas esti grava por monda spurado de la novkronvirusa origino en la venonta periodo

Ĝoja Publikigita: 2021-07-20 20:53:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la sekretariejo de la Monda Organizo pri Sano (MOS) prezentis la duafazan laborplanon de la spurado de la novkronvirusa origino, kio ne kongruas kun la pozicio de Ĉinio kaj multaj aliaj landoj pri la demando. Nun jam 55 landoj sendis leterojn al ĝenerala direktoro de la MOS kaj alvokis persisti en scienca spurado kaj oponi politikan manipuladon.

Fininte spuradon en Ĉinio la 30-an de marto, la komuna enketa teamo de la MOS kaj Ĉinio oficiale publikigis raporton montrante, ke la nova kronviruso "ne probable" estis eligita el ĉina laboratorio. Samtempe la raporto elmetas sciencajn proponojn pri la pluaperioda tutmonda spurado, inkluzive de serĉo de probablaj kazoj en pli vasta amplekso. La raporto kaj ĝiaj proponoj devas esti respektataj kaj protektataj.

Usono, kiel "la monda plej fiaska lando kontraŭ la pandemio", havas plej multajn dubojn, plej multajn konfirmitajn kazojn kaj plej multajn mortokazojn, nature ĝi devas fariĝi la grava punkto de spurado en la venonta periodo.

Estas atentinde, ke Robert Redfield, eksdirektoro de la usona Centro de Regado kaj Preventado de Malsanoj, en marto de la lasta jaro, konfesis, ke partaj mortokazoj en la gripa sezono komenciĝinta en septembro de 2019 fakte estis infektitaj per la nova kronviruso. Usona Nacia Instituto pri Sano junie publikigis esploran raporton montrante, ke disvastiĝis la nova kronviruso en decembro de 2019 en Usono. Do kiam aperis la "nul-kazo" en Usono?

Estas pli dubinde, ke ne nur la lasta usona registaro sed ankaŭ la nuna freneze "ĵetis la respondecon" de la virusa origino al Ĉinio je ĉia kosto. Usonaj gvidantoj eĉ absurde ordonis al sekretaj servoj "doni rezulton ene de 90 tagoj". Tiu ĉi agmaniero konfirmi krimon antaŭ ol pruvo pli kaj pli dubigis, ke la usona registaro kovras "neparoleblan sekreton."

Ĝuste pro tiom da duboj de la usona pandemio, pli kaj pli da landoj vokas, ke Usono devas akcepti enketon pri la spurado de la kronvirusa origino. En sia artikolo The Korea Times montris, "Se necesas nova spurado en la mondo, Usono devas esti ĉefe prienketata." Kaj hispana ĵurnalo Rebelión en sia artikolo diris, ke Usono ankoraŭ ne klarigis multajn dubojn, nur kiam ĝi faris klarigon, tiam oni povos trovi la originon.

Usono devas reagi al la alvoko de la internacia komunumo, frue malfermi sian pordon kaj akcepti enketon pri spurado de la origino kaj doni respondon al la monda popolo.

Dividu