Usono ĉiam fabrikas famojn pri ĉinaj retpiratoj per abomena praktiko

Yu Publikigita: 2021-07-21 20:42:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usono kaj koalicio de ĝiaj aliancanoj lastatempe faris deklaron, akuzante Ĉinion pri “retatakoj”. Usono eĉ komencis proceson kontraŭ kvar ĉinaj individuoj pri “reta spionado. La tiel nomataj teknikaj detaloj publikigitaj de la usona flanko ne povas konsistigi kompletan ĉenon de pruvoj. La akuzo, kiu tute konfuzas veron kun malvero, estas plia mensogo farita de Usono per abomena praktiko kaj ankaŭ la artifiko de ŝtelisto, kiu krias “kaptu ŝteliston”.

Usono delonge multfoje markis Ĉinion kiel "retatakanton". Tamen malsame ol antaŭe, ĉi-foje Usono agis kun siaj okcidentaj aliancanoj por akuzi Ĉinion. Homoj klare scias, ke tio estas farso reĝisorita de Usono por kulpigi Ĉinion, kun la celo kalumnii Ĉinion per ideologiigo de retsekureca demando okaze de streĉeco inter la du landoj.

Fakte, Usono estas la plej granda fonto de retatakoj en la mondo. Usono, per siaj propraj teknikaj avantaĝoj, senskrupule efektivigas grandskalan kaj sendistingan spionadon tra la mondo por kontraŭleĝe akiri sentivajn informojn kaj privatajn informojn de aliaj landoj. Ambaŭ la okazaĵo "prismo" kaj la skandalo "usona spionado kontraŭ aliancanoj" lastatempe eksponita de danaj amaskomunikiloj konsciigis la eksteran mondon, ke Usono estas la plej granda detruanto de la tutmonda retsekureco.

Statistikoj montris, ke la retataka organizo de la usona Centra Informa Agentejo efektivigis interretajn enfiltriĝojn kaj atakojn al Ĉinio dum 11 jaroj en ŝlosilaj kampoj, ekzemple aerokosmaj, sciencaj kaj esploraj institucioj, petrola industrio, grandaj interretaj kompanioj kaj registaraj agentejoj.

Retatako estas komuna minaco en la mondo. Kiel unu el la ĉefaj viktimoj de retatakoj, Ĉinio firme oponas kaj batas ĉiajn retatakojn kaj ĉiam opinias, ke ĉiuj landoj devas konservi retsekurecon per dialogo kaj kunlaboro surbaze de reciproka respekto, reciproka fido kaj reciproka profito. En la pasinta jaro Ĉinio lanĉis la Tutmondan Iniciaton pri Datuma Sekureco, rekomendante la konstruadon de reguloj pri paca, sekura, malferma, kunlabora kaj orda retspaco, kiu gajnis pozitivajn respondojn de multaj evoluantaj landoj, sed la okcidento respondis tre malmulte. La kialo estas facile komprenebla - ili maltrankvilas pri perdo de sia interreta hegemonio.

Kiel ajn Usono kaj ĝiaj aliancanoj semas malkonkordon kaj provokas eventojn, ili neniam sukcesos. Ili devas tuj haltigi retatakojn kontraŭ Ĉinio, ĉesi kalumnii Ĉinion, kaj revoki la tiel nomatan proceson. Ĝi neniam devas subtaksi la volon kaj kapablon de Ĉinio defendi retsekurecon kaj naciajn interesojn!

Dividu