Estas eksterordinara la signifo de aldono de “kune” en olimpikan moton

Ĝoja Publikigita: 2021-07-22 20:41:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Malfermiĝos la 32-aj Someraj Olimpikoj vendrede en japana Tokio. Ĝi estas la monde plej grandioza sportkonkurso. Iusence olimpikaj konkursoj estas miniaturo de la homaro pri konkurenco kaj disvolvo.

Kompare kun antaŭaj olimpikoj, la plej okulfrapa afero de la Tokiaj Olimpikoj estas, ke lastatempe en la 138-a plena sesio la Internacia Olimpika Komitato decidis aldoni "kune" en la kontatan olimpikan moton "pli rapide, pli alte kaj pli forte". Tio montras la komunan voĉon de la mondaj popoloj kaj havas gravan signifon por, ke la mondo kune venku diversajn defiojn alfrontatajn.

Laŭ la nuna situacio, la kronvirusa pandemio ankoraŭ furiozas tra la mondo, la reprosperiĝo de la monda ekonomio estos pli malforta, iuj okcidentaj politikistoj kontinue provokas geopolitikajn konfliktojn kaj ideologian konfrontiĝon kaj kreas dividiĝon en la tuta mondo. Ĉio ĉi rekte atakis la fundamentan valoron de modernaj olimpikaj sportoj, nome “akceli harmonion de la homaro kaj kune konstrui belan mondon.”

Aldoni "kune" en la olimpika moto donos al la homaro pli da kuraĝo kaj forto por venki estontajn multajn defiojn.

Estas menciinde, ke kiel gastiganto de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj de 2022, Ĉinio sendis historie plej grandskalan delegacion kaj plenumas plej rigoran politikon pri regado de epidemio. Per tiu ĉi ago Ĉinio praktikas la plej novan olimpikan moton kaj donas plej freŝan kontribuon al monda unuiĝo kaj komuna venko super defioj.

Kune (angle Together) iusence estas premiso de ĉio. La homaro nature posedas socian kvaliton. Nur pli multe atentante komunajn punktojn kaj komunajn interesojn, reduktante diverĝojn kaj unuiĝante, la homaro povas atingi la rezulton de “pli ate, pli rapide kaj pli forte”. Nur kiam diversaj landoj konscias, ke la homaro estas nedisigebla komunumo, la mondo povos havi komunan prosperon. Tio ĝuste estas la plej kerna valoro de la nova olimpika moto.

Dividu