Usono estas plej malsukcesa lando en batalo kontraŭ pandemio

Yu Publikigita: 2021-07-23 13:37:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kiel malbona estas la respondo de Usono al la novkronvirusa epidemio? Analiza Raporto pri la Tutmonda Situacio de la Novkronvirusa Pandemio, publikigita de la pensfabriko de CGTN (China Global Television Network) vendrede, la 23an de julio, donas la solvon. Laŭ statistikoj en kvin kampoj de batalo kontraŭ la epidemio, tri indicoj de Usono estas la plej malbonaj en la mondo: entute pli ol 34 milionoj da konfirmitaj kazoj; pli ol 600 000 mortokazoj; kaj nur en 62 tagoj la nombro de tage raportitaj kazoj kalkuliĝis al malpli ol 5 000. Usono spertis la plej severan epidemian situacion en la mondo.

Estas ŝoko, ke la epidemia situacio en Usono serioze resaltis. La 7-taga averaĝo de nove raportitaj kazoj rapide kreskis de 13 000 en la 6a de julio ĝis pli ol 37 000 en la 20a de julio. Nur malpli ol duono de la loĝantaro estis plene vakcinita.

De post la eksplodo de la epidemio, la usona politiko pri regado de la epidemio estis malforta, la distribuado de materialoj estis maljusta, kaj la baza socia sekureco estis senorda. Sub la influo de la epidemio, la demandoj de rasa diskriminacio, pafila perforto, la diferrenco inter la riĉuloj kaj la malriĉuloj, kaj klasa antagonismo fariĝis pli akraj.

Dividu