Registroj pri malsukceso de Usono en regado de kronvirusa pandemio

Yu Publikigita: 2021-07-23 20:05:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dum la batalo kontraŭ la novkronvirusa pandemio, Usono, la plej granda ekonomio kaj unika superpotenco en la mondo, atingis tre malbonan rezulton. Laŭ donitaĵoj de la Universitato Johns Hopkins, ĝis la 21a de julio, Usono raportis entute 34,2 milionojn da konfirmitaj kazoj kaj 609 mil mortojn. Ambaŭ nombroj estis la plej grandaj en la mondo. Usono okupas nur 20% de la tutmonda loĝantaro, tamen la mortokazoj en Usono konsistigas 16,9% de la monda totalo. Usono havis tiel malbonan rezulton en regado de la pandemio, tamen la novaĵ-agentejo Bloomberg donis al ĝi “la unuan lokon de la mondo”, kio vere ŝokas la mondon.

Fakte, ĉiuj sociaj rondoj de Usono kaj la internacia komunumo pripensis la malfortan respondon de la registaro al epidemio kaj la sistemajn kaj instituciajn problemojn malantaŭ tio, kaj opiniis, ke la radika kaŭzo kuŝas en politika dividiĝo kaj politika manipulado.

Unue, Usono ignoras sciencon. En la komenco de la epidemio, usonaj politikistoj multfoje publikigis falsajn informojn por misgvidi la publikon, dirante, ke la novkronvirusa malsano estas simila al "grava gripo", la risko de infekto kaj la mortokvanto de la malsano estas "tre malgrandaj", kaj la epidemio baldaŭ "mirakle malaperos".

Due, Usono turnis respondecon al aliaj. Usonaj politikistoj plurfoje asertis, ke "Ĉinio devas esti kulpigita pri eksplodo de la epidemio". Ili fabrikis konspirajn teoriojn, inkluzive de "tralikiĝo el laboratorio", kaj eĉ kreis vortojn "ĉina viruso" kaj "kungfua viruso" por misfamigi kaj ataki Ĉinion.

Trie, Usono turnis sian blindan okulon al enlanda rasa diskriminacio. Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la usona laboratorio pri esploro de publikaj mediatoj en la komenco de tiu ĉi jaro, 1 el ĉiu grupo de 595 indiĝenaj homoj kaj el ĉiu grupo de 735 afrikaj usonanoj mortis pro la kronvirusa malsano, dum la blankula averaĝo estis 1 inter 1 030 homoj.

Krome, la usona registaro Joe Biden plu sekvis “la unuaecon de Usono” en distribuado de vakcinoj. Dozoj produktitaj de Usono estis pli multaj ol la bezonataj de la lando mem, tamen ĝi ne volis liveri al evoluantaj landoj, kiuj urĝe bezonas ilin. Sed aliflanke, la proporcio de vakcinitaj usonanoj ankoraŭ ne atingis la celon de 70% promesitaj de la registaro de Biden.


Dividu