Demokratio de socialismo kun ĉinaj trajtoj montras superecon

Selena Publikigita: 2021-07-27 10:27:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Elias Jabbour, brazila fama klerulo pri marksismo kaj vicprofesoro pri ekonomiko en Rio-de-Ĵanejra Universitato, lastatempe diris en sia artikolo, ke en la mondo ekzistas ne nur unu socia modelo kaj ekonomia sistemo, nek sola speco de demokratio. Li opinias, ke demokratio devas esti starigita surbaze de respektiva lando aŭ nacio kaj de ties historiaj kondiĉoj, disvolvaj statoj kaj karakterizaĵoj. Ekde 1949, kiam fondiĝis nova Ĉinio, la lando kreis apartan demokration, kiu ne nur spegulas siajn historiajn kaj sociajn kondiĉojn, sed ankaŭ konformas al disvolviĝo de la socialisma sistemo.

Kio do estas demokratio de socialismo kun ĉinaj trajtoj? Ĉu ĝi inkluzivas elektadon? Ofte venas tiuj demandoj al la plejparto de la homoj pro ties nesufiĉa kompreno. Unue, la demokratio de socialismo kun ĉinaj trajtoj estas demokratio de la malsupro al la supro, en kiu bazaj popolanoj havas vastajn rajtojn. Povas esti dirite, ke ĝi estas demokratio gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio kaj partoprenata de demokratiaj partioj kaj aliaj sociaj fortoj. Malsame ol en okcidentaj landoj, riĉuloj en Ĉinio ne povas per ekonomia povo influi liberan esprimon de la publiko.

Tio estas demokratio evoluigita sur la bazo (vilaĝo, gubernio, urbeto kaj distrikto). En ĉiu kvino da jaroj okazas elektado de bazaj deputitoj, sekve naskiĝas deputitoj el plialtaj tavoloj per nerektaj elektadoj, kaj fine elektiĝas deputitoj por la Nacia Popola Kongreso. La Nacia Popola Kongreso estas la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, kaj la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco estas grava institucio de plurpartia kunlaboro kaj politika konsultiĝo, gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio. Oni ofte komparas la institucion kun senato de la okcidento. Fakte ĝi estas sistemo, en kiu personoj el diversaj etnoj kaj rondoj donas siajn politikajn proponojn.

Kiajn karakterizaĵojn la demokratio de socialismo kun ĉinaj trajtoj posedas? Ĉu deputitoj rekte elektitaj en la Okcidento estas certe pli demokratiaj ol tiuj nerekte elektitaj? Estas menciinde, ke la Nacia Popola Kongreso kaj la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco tenas ĉiu sian jaran sesion dum 15 tagoj en ĉiu jaro en Pekino, kio signifas, ke dum restaj 350 tagoj, deputitoj kaj membroj laboras sur siaj postenoj, kaj tio garantias, ke tiuj reprezentantoj venas el la bazo. Estas tute malsame, ke politikistoj naskitaj el rektaj elektadoj laŭ la okcidenta demokratio nur pensas kiel proksimiĝi al siaj voĉdonantoj dum elektada procezo.

Kiel ni traktu la demokration de socialismo kun ĉinaj trajtoj? Povas esti dirite, ke la ĉina demokratio veninta el la historio ĵus komenciĝis kaj enradikiĝos en praktiko de demokratio, kiu jam daŭris je mil jaroj por eltrovi sian direkton. Tia demokratio estas socialisma demokratio, en kiu al deputitoj ne eblas manipuli elektadon per mono, nek regi la landon per lobiado. La demokratio de socialismo kun ĉinaj trajtoj marŝas sur esplora vojo. Kompare kun kapitalismo kaj feŭdismo, socialismo estas tre juna. En la evolua historio de la homa socio, ĝi jam faris la unuan paŝon al starigo de novtipa politika sistemo kaj sistemo de reprezentantoj.

Dividu