Du listoj estas “balustrado” de ĉina-usonaj rilatoj

Qiujieming Publikigita: 2021-07-27 15:30:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Xie Feng lunde renkontiĝis kun Wendy Sherman, ŝtata vicsekretario de Usono, en Tianjin. Tio estas la dua altnivela diplomatia dialogo inter Ĉinio kaj Usono post la dialogo en Anchorage en marto. Dum la interparolo, la ĉina flanko solene klarigis sian pozicion pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, proponis kvar “ĉesigojn” kaj prezentis du listojn, urĝante la usonan flankon ŝanĝi siajn tre misgvidan pensmanieron kaj danĝeran politikon.

Iuj usonaj politikistoj devas kompreni klaran signalon en tiuj kvar “ĉesigoj”, ke la ĉina flanko ne cedos al Usono pri la demandoj koncernaj al nacia suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj. Se Usono ankoraŭ persistos en sia eraro, Ĉinio respondos tion per forta rebato.

Ĉinio urĝis Usonon ŝanĝi sian tre misgvidan pensmanieron, kiu estas la ĉefa kialo, ke la ĉina-usonaj rilatoj estas en senelirejo. Iuj usonanoj portretas Ĉinion kiel "imagitan malamikon" kaj pensas, ke kiam la disvolviĝo de Ĉinio estos retenita, ĉiuj usonaj enlandaj kaj eksteraj defioj malaperos.

Antaŭ la interparolo, la usona flanko diris, ke ĝi esperas, ke Sherman povos starigi “balustradon” por malebligi plu malboniĝon de la duflankaj rilatoj dum ĉi tiu interparolo. Fakte, la du listoj prezentitaj de Ĉinio ĝuste estas la “balustrado” de la ĉina-usonaj rilatoj.

La enhavoj de la du listoj ne nur estas pri usonaj malĝustaj faroj, kiuj devas esti haltigitaj, sed ankaŭ la ŝlosilaj individuaj kazoj, pri kiuj Ĉinio zorgas. Tiuj du listoj jam montris la ĝustan vojon por plibonigo de la duflankaj rilatoj.

Dividu