MOS devas enketi pri laboratorio de Fort Detric

Qiujieming Publikigita: 2021-07-28 16:14:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Post kiam la Monda Organizo pri Sano (MOS) anoncis la duan fazon de laborplano pri spurado de la fonto de la nova kronviruso kaj diris, ke ne estas eliminita la ebleco, ke la viruso tralikiĝis el laboratorio, estas pli kaj pli laŭta voko de la internacia komunumo por enketo pri la laboratorio de Fort Detrick en Usono.

En julio 2019, du strangaj aferoj okazis en Usono. Pulma malsano pro uzado de elektronika cigaredo, kies simptomoj similas al tiuj de la novkronvirusa malsano, eksplodis en multaj usonaj ŝtatoj. Samtempe, la usona armeo subite fermis la laboratorion de Fort Detrick. Oni supozis, ke estas la ebleco, ke la laboratorio ellasis la virusojn. Ĉar tiu laboratorio ricevis heredaĵojn de la fifama unuo 731 de la japana armeo, kaj danĝeraj akcidentoj multfoje okazis en la laboratorio pasintece.

Nun la MOS jam finis la laboron pri spruado de la fonto de nova kronviruso de la ĉina parto, kaj donis la konkludon, ke estas preskaŭ neeble, ke la viruso tralikiĝis el ĉina laboratorio. Ĉar la MOS jam anoncis la duafazan laborplanon pri la origin-spurado kaj ne eliminas la eblecon, ke la viruso estis ellasita el laboratorio, do la dubinda laboratorio de Fort Detrick devas fariĝi la unua celo de la venonta enketo.

Tamen, Usono, kiel la plej granda suspektinda origino de la nova kronviruso, ne nur malakceptis kunlaboron, sed ankaŭ politikigis la sciencan laboron. Laŭ la rezulto de tutmonda interreta opinisondo publikigita de la pensfabriko de Ĉina Tutmonda Televida Reto, 80% de la enketitoj opinias, ke la demando pri la origino de la novkronvirusa malsano estis politikigita. Evidente, la politikaj agoj de Usono ne povas trompi la internacian komunumon. La MOS devas adapti la opiniojn de la publiko kaj fari ĝisfundan esploron pri la usona laboratorio de Fort Detric kaj pli ol 200 usonaj biologiaj laboratorioj en fremdaj landoj por liveri sciencan respondon kaj veron al la mondo.

Dividu