Tutmondaj retanoj kune rezistas al politikigo de origin-spurado de KOVIM-19

Qiujieming Publikigita: 2021-07-28 20:18:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Ĉina Tutmonda Televida Reto (CGTN: China Global Television Network) publikigis tutmondan interretan opinisondon, en kiu 80% de la enketitoj opinias, ke la demando pri la origin-spurado de la novkronvirusa malsano aŭ KOVIM-19 estis politikigita.

En la fino de marto 2021, post kiam la laboro pri spurado de la fonto de nova kronviruso finiĝis, la Mondo Organizo pri Sano kaj la ĉina flanko publikigis raporton, dirante, ke estas ekstreme neeble, ke la viruso tralikiĝis el ĉina laboratorio, kaj proponis plu trovi la kazojn de KOVIM-19 aperintajn en plifura tempo tra la mondo.

Sed Usono kaj iuj aliaj landoj ignoris tiun sciencan raporton kaj politikigis la laboron de origin-spurado. Uosno ordonis sian sekretan servon doni la tiel nomatan raporton pri la origin-spurado de KOVIM-19 kaj subpremis multajn sciencistojn kaj la Mondan Organizon pri Sano, kio estas kontraŭ la scienca spirito en la dua fazo de origin-spurado.

Tiuj hontindaj politikaj agoj grave malhelpis la laboron pri origin-spurado kaj serioze rompis la kunlaboron kontraŭ la epidemio. Lastatempe, pli ol 60 landoj skribis kune al la ĝenerala serkretario de la MOS aŭ sole alvokis, ke la origin-spurado de nova kronviruso ne devu esti politikigita. La interreta opinisondo publikigita de CGTN klare montris tiun komuman komprenon.

La enketo estis okazigita en pluraj oficialaj lingvoj de la UN, nome en la ĉina, angla, rusa, franca, hispana kaj araba, kaj ĝi komenciĝis en la fruaj horoj de la 24a de julio laŭ la pekina tempo. Ĝis la 22a horo de la 25-a de julio, 83% de la retanoj averaĝe sur Facebook parolantaj la lingvojn anglan, hispanan, francan, araban kaj rusan opiniis, ke la laboro pri la origin-spurado de KOVIM-19 estis politikigita; sur Twitter, 90% de la retanoj hispanlingvaj, 88% de la franclingvaj, 83% de la ruslingvaj, 70% de la anglalingvaj kaj 68% de arablingvaj havis la saman opinion pri tio.

Kiaj ajn politikaj agoj de Usono por misfamigi Ĉinion ne povas trompi la internacian komunumon. Iuj usonanoj kaj okcidentanoj devas klare rigardi la enketon de CGTN, aŭdi la voĉojn de tutmondaj retanoj kaj tuj ĉesigi la politikigon de la origin-spurado de la nova kronviruso.

Dividu