Usono “veneninta” la mondon volas ĵeti sian kulpon sur alian

Xiong Linping Publikigita: 2021-07-29 20:13:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Daduma konkludo lastatempe publikigita de la gazeto “Laboroj de la Nacia Akademio pri Sciencoj de Usono” ŝokis la mondon: usonaj sciencistoj trovis, ke la nombro de kronvirsaj kazoj en la tuta Usono estis eble subtaksita je 60%, tio estas ke probable pli ol 65 milionoj da usonanoj infektiĝis je la viruso. Tio lasas al oni denove konscii, ke Usono, la unika superpotenco en la mondo, entute ne tenis la pandemion en sia rego, kaj tio fariĝis tikla punkto en la tutgloba luktado kontraŭ la pandemio. Kaj krome, la usona registaro ne alprenis esencajn kaj efikajn rimedojn limigi elmigradon, kaj siavice la viruso disvastiĝis ĝuste de la teritorio de Usono al diversaj lokoj de la mondo. Tia ago simple estas meti venenon tra la mondo.

Nuntempe iuj usonanoj, je preteksto de la nova kronviruso, ĵetas sian kulpon sur Ĉinion. Sed kiu efektive kaŭzis la disvastiĝon de la pandemio tra la mondo? Oni devas fari kalkuladon pri tio.

Jam en 2019 en Usono aperis kronvirusa kazo, sed la usona registaro intence kaŝis ĝin pro politika celo, faris subpremon al tiuj sciencistoj, kiuj eligis averton pri la viruso, kaj ŝajnigis sin esti blinda kaj muta pri la pripandemiaj informoj komunikitaj de Ĉinio kaj la Monda Organizo pri Sano. Tio rezultigis la rapidan disvastiĝon de la pandemio ne nur en Usono, sed ankaŭ en la tuta mondo.

Fronte al etendiĝo de la pandemio, usonaj politikistoj kondutis neresponde al la vivo de sia popolo kaj ankaŭ de la tutmondaj popolo. Laŭ oficialaj donitaĵoj de Usono, de aprilo de 2020 ĝis marto de 2021 el Usono eliris sume 23,195 milionoj da usonaj civitanoj (laŭfoje). Pro tio, ke la usona registaro ne praktikis efikajn rimedojn kontraŭ la pandemio, la tuta mondo fariĝis viktimoj de la pandemio kiu elfluis el Usono.

Usono kutimas fari kalkuladon ne por si mem, sed por alia lando. Iuj usonaj politikistoj, por siaj politikaj celoj, politikigas la pandemion, misfamigas alian landon per la viruso, kaj instrumentigas la laboron pri serĉado de virusa origino. Ilia celo estas atribui sian kulpon al alia lando kaj deturni la respondecon pri la malsukceso en la kontrolado de la pandemio. Per tiuj nerespondecaj agoj ili ne respektas sciencon, malobservas la internaicajn moralojn, kaj eĉ traktas la homan vivon kiel ion malpli valoran ol herbeto.

Dividu