Usono kaj ĝia fabriko de mensogoj pri Xinjiang

Henggang Publikigita: 2021-07-30 16:07:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn


De Elias Jabbour, vicprofesoro de la fako pri Ekonomiaj Sciencoj, Ŝtata Universitato de Rio de Ĵaneiro (FCE-UERJ).

Neniu lando en la mondo sukcesis transformi la tiel nomatan "publikan opinion" en privilegian ricevanton de mensogoj milfoje ripetitaj, kiuj fariĝas la vero. Fakte, ĉi tiu praktiko, kiu devenas de la propaganda maŝino prizorgita de Joseph Goebbels, estis unu el pluraj naziaj inventoj, kiujn Usono fidele importis. Mensogoj, se imperiismo montras siajn grandegajn signojn de kadukiĝo, apartenas al bonega armilo uzota kontraŭ siaj realaj aŭ potencialaj malamikoj. Tiel Usono nuntempe uzas la milfoje diritan mensogon por damaĝi la ĉinan nacian suverenecon per la demandoj pri Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Nun ni iru al la faktoj.

En aŭgusto de 2018, la mondo estis surprizita de Gay McDougall, tiama membro de la departemento pri homaj rajtoj sub la Unuiĝintaj Nacioj, pri la ekzisto de du milionoj da ujguroj en koncentrejoj en Xinjiang. Evidente, ĉi tiu aserto ne estis sekvita de iuj pruvoj, nek fizikaj nek materialaj, pri ĝi. Ĝi estis la pasvorto por la imperiisma propaganda maŝino aktivigota.

Tio ne estas koincidoj, ke ĉi tiuj mensogoj aperas same kiel Ĉinio multe progresas por atingi siajn naciajn celojn kaj kun sia internacia prestiĝo kreskanta. Oni devas diri al la legantoj, ke 80% de ĉiuj novaĵoj produktitaj de la okcidenta mondo venas de nur tri agentejoj: Associated Press, France Press kaj Reuters. Tiel la oligarko de mensogo garantias, ke Gaja McDougall ne bezonas prezenti atestojn pri sia "publika denunco". De tiam Ĉinio estas akuzita sen pruvoj pri antaŭenigo de malapero de homoj, sistema seksa turmento kontraŭ virinoj, deviga steriligo de virinoj kaj kultura genocido kontraŭ islamanoj en Xinjiang.

Estas kurioze, ke la plej granda "fonto" de falsaj informoj pri la realaĵo de Xinjiang venas de germana ekstremdekstra intelektulo Adrian Zenz, kiu nuntempe loĝas en Usono. Hazarde li estas esploristo de la Viktimoj de Komunisma Memora Fonduso en Vaŝingtono. Ilia nekonsekvenco ne kuŝas nur en iliaj mensogoj. Li neniam piediris en Xinjiang kaj, laŭ liaj tekstoj, la nombro de kaptitoj en "koncentrejoj" varias de 100 000 ĝis du milionoj da islamanoj. Laŭ li, "Dio koncipis lin liberigi Xinjiang de komunismo".

Simpla enketo estas sufiĉa por pruvi iujn erarojn. Ekzemple, unu el la akuzoj estas, ke Ĉinio havas politikon pri amasa steriligo, kiu kaŭzis, ke la ujgura loĝantaro de Xinjiang falis de 15,5 naskiĝoj po mil al 2,5 po mil. Tamen laŭ la raporto pri la sepa nacia censo, publikigita en majo ĉi-jare, la kresko de populacio de hanoj estis 4,93%, kaj de la etna minoritata loĝantaro de Ĉinio kreskis je 10,26% kompare kun tiu en 2010. Dum la pasintaj dek jaroj, la loĝantaro de etnaj malplimultoj en Xinjiang kreskis je 14,27%. En la sama periodo, la kresko de la malplimulta loĝantaro kaj la etna hano estis 10,26% kaj 4,93% respektive. Aliflanke, estas bone memori, ke ĉinaj etnaj malplimultoj estis forlasitaj el la naskorega politiko, efektivigita en la fruaj 1980-aj jaroj.

Alia mensogo temas pri tiel nomata kultura genocido. La ĉina registaro malhelpus ujgurajn islamanojn libere praktiki sian religion, inkluzive ke la uzo de iliaj tipaj vestaĵoj kaj moskeoj estus malobservitaj. Nun, pretekstante "demokration" kaj "homajn rajtojn", usonaj soldatoj prirabis restaĵojn de la Historia Muzeo de Bagdado en la jaro 2003. Tamen en Xinjiang estas pli ol 24 000 moskeoj, kaj averaĝe 530 islamanoj posedas unu. Ĉi tiu nombro estas pli ol duobla ol la tuta nombro de moskeoj en Usono, Britio, Germanio kaj Francio.

Ĉinio rajtas defendi sin kontraŭ teroraj atakoj sur siaj teritorioj. Estas fifame, ke terorismaj grupoj financitaj de eksterlandaj potencoj aktivas en atakoj kontraŭ ĉina teritorio ekde grava atako en Urumĉio en 1997. Ĉinio konstruis reedukajn centrojn kontraŭ fundamentismo laŭ la samaj linioj kiel tiuj jam ekzemple uzataj en Francio. Kial ĉi tiu usona zorgo pri islamanoj en Xinjiang, dum Irako murdis ĉirkaŭ 650 000 homojn kaj lasis milojn da senhejmuloj?

La socia kaj ekonomia progreso en Xinjiang estas impresa. Laŭ la germana datuma retejo Statista, inter 2010 kaj 2019, la pokapa enspezo de ĉi tiu aŭtonoma regiono kreskis 110 procentojn. Ĝia destino estas ligita al la destino de la ĉina popolo. Kiel neforigebla parto de ĉina teritorio, la estonteco estas garantiita, kie ĝiaj viroj kaj virinoj ne havas la sorton de milito, malsato kaj barbareco same kiel la arabaj teritorioj okupitaj de Usono.

Dividu