Usona nocio “subteni Tajvanon aliĝi al MAS” estas nenio alia ol sin-amuzo

Xiong Linping Publikigita: 2021-07-30 22:00:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la Komitato pri diplomitaj rilatoj de la usona Senato adoptis nocion rilatan al Tajvano, postulante ke la Ŝtata Departemento ellaboru politikon por helpi al Tajvano “reakiri observantecon de la Monda Asembleo pri Sano (MAS)”. Tio estas plej nova agado de iuj usonanoj por interveni en la internajn aferojn de Ĉinio, kaj tio ankaŭ estas ilia konspiro kun la tajvanaj aŭtoritatoj por sendependigi Tajvanon sub preteksto de la pandemio. Tiuj agoj serioze malobservas la tri komunajn komunikaĵojn de Ĉinio kaj Usono, la internacian juron kaj la bazajn principojn de la internaciaj rilatoj. Ĉinio esprimas firman oponon kontraŭ tiuj agoj.

Same kiel antaŭe, tiu nocio elmetita de Usono sub preteksto de la pandemio efikos sur nenion. Ĝi validas nur en tio, ke Usono mem amuziĝu.

En tiu nocio oni mencias, ke ekde 2017 Tajvano jam en sinsekvaj jaroj ne estis invitita, kiel observanto, ĉeesti la Mondan Asembleon pri Sano. Ĉu pri la kialo usonaj senatanoj ne komprenis? Tajvano estas unu el la ĉinaj provincoj, kaj se ĝi volas aliĝi al la Monda Organizo pri Sano aŭ aliaj internaciaj organizoj, estas necese fari trakton laŭ la principo de unu Ĉinio. Tio estas esenca principo difinita en la revolucio 2758 de la Ĝenerala Asembleo de UN kaj en la revolucio 25.1 de la Monda Asembleo pri Sano.

Ĝuste pro tio, ekde la jaro 2017 la Monda Asembleo pri Sano en sinsekvaj jaroj rifuzis inviti Tajvanon kiel observanton ĉeesti al MAS. Tio atestas, ke la principo de unu Ĉinio estas komuna kono de la internacia socio, kaj al tio oni ne toleras defion.

La problemo pri Tajvano koncernas kernajn interesojn de Ĉinio. Se estas provoko ĉe tiu problemo, Ĉinio havas rajton alpreni iajn ajn rimedojn por ĝin malfari. Se Usono ripete faras ĝenojn ĉe la problemo pri Tajvano kaj daŭre eligas al “sendependaj fortoj en Tajvano” erarajn signalojn, fatala sekvo nepre iros al Usono mem. Ĉiuj, kiaj ili estas, ne subtaksu la senŝanceliĝan decidon, firman volon kaj potencan povon de la ĉina popolo, defendi la ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon.

Dividu