Usono per politika manipulado fariĝas komplico de kronviruso

Jianping Publikigita: 2021-07-31 13:44:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Monda Organizo pri Sano (MOS) publikigis, ke en la pasinta semajno la nombro de konfirmitaj kazoj de la novkronvirusa malsano en Usono atingis 500 332, kreskante je 131,17% kompare kun tiu en la antaŭlasta semajno, kaj per tio Usono fariĝis la lando kun plej multaj nove konfirmitaj kazoj en la mondo de la semajno. Ambaŭ nombroj de konfirmitaj kazoj kaj mortoj en Usono estas la plej grandaj en la mondo. Estas sarkasme, ke usonaj amaskomunikiloj elektis Usonon “la unua lando en batalo kontraŭ epidemio”!

Nun la delta varianto de la kronvirusa stamo disvastiĝas en la tuta mondo, kaj la batalo inter la homaro kaj la novkronviruso ankoraŭ daŭras, kio urĝe bezonas solidarecon de diversaj flankoj. Tamen la agoj de Usono, kiu deklaris sin “gvidanto” en la tutmonda batalo kontraŭ la epidemio, faris la landon “komplico” de la viruso.

En Usono la nuna registaro ankoraŭ ne starigis solidan defendan reton por la usonanoj kiel ĝi promesis. La usona gvidanto iam diris, ke 70% de la usonaj plenkreskuloj ricevos almenaŭ unu dozon da vakcino antaŭ la 4-a de julio, sed tiu celo ne estis atingita. Ni scias, ke Usono stokis grandan kvanton da vakcino ol ĝi bezonas, tamen lastatempe la vakcinado en la lando stagnis, iel pro tio, ke la usonanoj ne havas sufiĉan konon pri la epidemio, kaj ankaŭ la kaŝkonflikto inter la du partioj alportis negativan influon.

Se la usona registaro ne povas efike regi la enlandan epidemion, kiel ĝi povas mildigi la plendojn de la popolanoj? Ĝi elektis daŭrigi la farojn de la antaŭa registaro, t.e., kulpigi aliajn landojn. Lastatempe la usona flanko daŭre politikigis la demandon de origin-spurado, donis premon al la MOS, kaj per tio kuregis sur la erara vojo.

Politika manipulado ne povas venki la viruson, sed malhelpas la tutmondan kunlaboron en batalo kontraŭ la epidemio. La tuta mondo nun alfrontas penigan laboron kontraŭ la novkronviruso kaj ankaŭ kontraŭ la “politika viruso”!

Dividu