MOS neniel devas esti reduktita al politika ilo de Usono

Yu Publikigita: 2021-08-02 20:42:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usona ŝtatsekretario Antony Blinken diris lastatempe en renkontiĝo kun Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS), ke Usono subtenas la MOS en spurado de la kronvirusa origino en Ĉinio kaj aliaj lokoj, kaj eĉ senhonte asertis, ke la internacia komunumo devas esti solidara pri tiu ĉi demando.

Usono, kiu kaŝis veran situacion de la epidemio en sia lando, praktikis politikan manipuladon kaj malhelpis internacian kontraŭepidemian kunlaboro, nun publike alvokis solidarecon de la internacia komunumo. Ĉiuj socias, kion ĝi vere intencas. La tiel nomata subteno de Usono al la MOS fakte celas makuli Ĉinion per la origin-spurado. Tio refoje pruvas la veran intencon de Usono preni la MOS kiel pupon.

De post eksplodo de la kronvirusa epidemio, Usono malatentis ĉi-rilatan internacian kunlaboron, kio ĝuste reflektas ĝian sintenon al la MOS. En majo de la lasta jaro, kiam la pandemio pli furiozis tra la mondo, la usona registaro deklari retiron el la MOS, kio estis forte kritikita de la internacia komunumo. La nova usona registaro deklaris revenon al la MOS tuj post sia enoficiĝo, sed la publiko dubas, ĉu Usono vere kontribuos al la tutmonda kontraŭepidemia batalo.

Faktoj estas, ke Usono stokis tre multajn vakcinojn por enlanda uzo kaj fabrikis mensogojn pri “tralikiĝo el laboratorio”. De ĝiaj agoj oni povas klare vidi, ke sub la ŝildo de “multflankismo” kaj “reveno al la MOS” Usono daŭrigas sian politikan manipuladon per la platformo de la MOS kaj uzas la origin-spuradon por subpremi Ĉinion.

Usonaj reguloj ne estas internaciaj reguloj, kaj usonaj normoj ne estas tiuj de la MOS. Nun la mutaciinta vurso Delta furiozas tra la tuta mondo, kaj la situacio de prevento kaj regado de la epidemio estas kompleksa kaj severa. Kiel profesia gvidforto de la tutmonda batalo kontraŭ la epidemio la MOS devas persisti en la scienca spirito kaj rifuzi submetiĝon al politika subpremado. La internacia komunumo neniel devas permesi al Usono subfosi la tutmondan klopodon. Ni devas kunlabori por malhelpi ĝian intencon de politika manipulado per la MOS kaj certigi, ke la tutmonda batalo kontraŭ la epidemio iru en ĝusta direkto, kaj oni serĉu veron per origin-spurado bazita sur scienco.

Dividu